Novaĵoj

Statistiko pri la instruado de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-02 12:51:19

Mi deziras atentigi vin pri tio, ke en edukado.net ekzistas detala monda statistiko pri la lernajaj kaj movadaj kursoj de Esperanto.
Mi invitas vin trastudi tiujn ĉi paĝojn.

Laŭ ĝi momente ekzistas entute:
 35 movadaj kursoj en 15 landoj kun 1415 kursanoj kaj
23 lernejaj kursoj en 15 landoj kun 1018 kursanoj

 Gvidantoj de la listo pri movadaj kursoj:
• laŭ kvanto de kursoj: Francio (12), Brazilo (4)
• laŭ kvanto de kursanoj: Germanio (534) kaj Rusio (500)

Gvidantoj de la listo pri lernejaj kursoj:
• laŭ kvanto de kurso: Germanio (4), Ĉinio (3)
• laŭ kvanto de kursanoj: Sud-Koreio: (390) kaj Slovenio (150)

 Vi povas vidi grafikaĵojn pri la listigo de la kursoj, laŭ aĝo, niveloj, taksado, metodoj, laŭlanda kvanto de lernantoj, laŭlanda kvanto de kursoj kaj ankaŭ pri la uzataj lerniloj.

Se vi metas la kurzoron sur la bluajn grafikaĵliniojn, aperas konkretaj ciferoj kaj plej ofte ili estas alklakeblaj kaj gvidas vin rekte al la listo, kie videblas la konkretaj datumojn de la koncerna ero.
Tiel ekzemple eblus vidi kiuj uzas la saman lernilon kaj pli facilos krei laborkontakton.

Bedaŭrinde la listo estas mizerega, se ni konsideras la tutmondan situacion. Pro manko de informoj ĝi tute ne taŭgas por plena informado pri la situacio de la instruado de Esperanto. Nenie ni povas fieri pri la atingaĵoj, argumenti pri la disvastiĝeco de Esperanto - kio fakte estis unu el la ĉefaj celoj kiam ni farigis tiun sistemon. Ankaŭ tio ne helpis ĝis nun, ke ILEI konsideras la liston oficiala kaj ne pretigos propran sed petis siajn membrojn registri siajn kursojn ĉi tie.

Edukado.net kreis la teknikan eblon por ke la kolegoj povu raporti pri sia laboro, fari tion en bela kaj moderna maniero, ĉiam alĝustigebla, aktualigebla, sur mondmapo bele prezentata. Bedaŭrinde eluzas ĝin nur dudeko da kolegoj, kaj ni dankas ilin tutkore.

Ligo al la statistika parto ĉiam facile troveblas fonde de ĉiu paĝo de la retejo.
 

Serĉi kursojn eblas ĉe : http://edukado.net/kursejo
Anonci kurson kaj kursgvidanton: ĉi tie                                  
(Se vi jam registris ion, vi povas uzi la tieajn malnovajn ŝablonojn.)

FESTU kun ni - Nia nova paĝaro estas unujara Al la listo Seán Ó Riain - multlingva ambasodoro de lingvoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.