Novaĵoj

Premio pro universitata agado pri interlingvistiko

Kategorio: Movado; Dato: 2011-10-07 15:43:38

 

Ilona Koutny, posteulo de prof. Szerdahelyi kaj iama instruisto en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Universitato, Budapeŝto, HU), fondinto kaj gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Adam Mickiewicz Universitato, Poznano, PL) ekde 13 jaroj, ricevis premion de la rektoro de UAM pro sia plurjara organiza kaj didaktika laboro por la Interlingvistikaj Studoj, tuj post la fino de la starta sesio de la nova interlingvistika grupo (27.09.2011) dum festa kunveno.

En julio ŝi estis nomumita profesoro de UAM (de du jaroj ŝi estas ankaŭ estro de la Ugro-Finna Katedro). Tiu ĉi rangaltigo kaj premiado kontribuas al la firma pozicio de interlingvistiko en UAM. La vicdekano, prof. Kaliszan dum la inaŭguro de la nova interlingvistika grupo kaj de la sekva Interlingvistika Simpozio, tie ankaŭ la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto, prof. Zabrocki, kaj dum la bankedo la dekanino, prof. Tomaszkiewicz emfazis la gravecon de la interlingvistikaj studoj en la Novfilologia Fakultato kaj laŭdis la iniciaton de Ilona Koutny.

Nia redakcio gratulas al Ilona Koutny pro la distingo kaj deziras al ŝi pluajn sukcesojn.

MUZAIKO pri la KER-ekzamenoj Al la listo Lerni, spertiĝi kaj postkurse turismi sur Esperanto-Insulo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.