Novaĵoj

Novaĵoj el Poznan: Interlingvistikaj Studoj kaj Simpozio, freŝdiplomitoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-26 23:53:41

La 5-an fojon komencis siajn 3-jarajn studojn nova grupo ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) la 17-an de septembro. La 19 partoprenantojn el 10 landoj (5 el Brazilo, po 3 el Hungario kaj Svislando, 2 el Pollando, po unu el Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Rusio kaj Usono) salutis la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Jerzy Kaliszan. Li emfazis la unikecon de la jam interlingvistikaj studoj bone instalitaj en la Novfilologia Fakultato kaj la ĝojon, ke ĝi altiras partoprenantojn el diversaj landoj. La...

Legi pli...

Lingvotaga surprizo - plia lingvopolitika sukceso

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-26 13:09:48

Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj.  Ni atendas vin je du programoj, lanĉitaj de nia paĝaro kaj registritaj ĉe la Konsilio de Eŭropo.  Ĉe Instruu vian lingvon   ni esperas legi informojn pri via lingvo.  Ĉe la Debato pri bona aŭ mava lingvo ni kolektas voĉdonojn , kaj en la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo ...

Legi pli...

KER-atestiloj en Braziljo: virtuala interveno dum la reala festo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-18 22:28:01

KER-atestiloj estis feste enmanigitaj en Braziljo kun virtuala ĉeesto de Katalin Kováts La 18an de septembro, antaŭtagmeze Katalin Kováts faris fulmrapidan ir-revenan vojaĝon al Brazilo por ĉeesti la transdonon de la KER-atestiloj al la 23 sukcesintoj de la juliaj ekzamenoj en urbo Braziljo . Tiu mirindaĵo eblis danke al la progreso de teknologio, pere de Skajpo. La transdono de la atestiloj okazis dum la 14a Jara Renkontiĝo de TEK-Taguatinga Esperanto-Klubo, urbo apuda al Braziljo, je la ĉeesto de ĉirkau 80 lokaj esperantistoj, en la registara mezlernejo Ave...

Legi pli...

Debato pri fumado

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-18 13:04:57

Ĉar la sekvan semajnon mi pasigos en Poznan, kie jam nun komenciĝis la 3-jaraj lingvistikaj studoj, krome defendos siajn laboraĵojn la 14 aliaj studintoj, ĉefe en la unujara instruista trejnado, mi havis la ideon dividi kun vi unu el la tie filmitaj provlecionoj. En la filmejo mi aperigis la sekvan filmon, kiu eble interesos vin kaj donos ideon por lanĉi novan paroligan ekzercon dum viaj kursoj. Se vi volas ricevi mesaĝon pri la novaj filmetoj, bv aboni tiun servon en la profilo. Kaj ne...

Legi pli...

Ĉu bona aŭ mava lingvo? Debato kaj voĉdono.

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-16 07:46:56

Kadre de la aranĝo Eŭropa Tago de Lingvoj ni lanĉis retan diskuton pri la flegado de nia lingvo. La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti akademiano kaj puristo kaj Jorge Camacho neologismema poeto kaj verkisto. La interesa kaj amuza debate okazis kaj estis filmita dum la Hispana Kongreso en Laŭrenco Eskoriala, en julio 2011.  Ni invitas vin spekti la debaton kaj partopreni en la reta diskuto kun voĉdoneblo pri la temo. La debato estas anoncita kiel oficiala aranĝo de la lingva kampanjo de la...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.