Novaĵoj

Venu manĝi el nia jubilea torto!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-11 11:53:47

 

  Festu kun ni!  La 15an de decembro edukado.net estos 10-jara. Ni preparis torton por la festo. Ĝi valoras 3652 eŭrojn.

  Tiom da tagoj pasis de la ekfunkcio de la retejo. Aĉetante pecetojn, ĉu ni sukcesos formanĝi ĝin dum la festo?

  Se vi spertis jam avantaĝojn kaj helpon por via laboro aŭ pluperfektiĝo dum la pasintaj 10 jaroj kaj neniam trovis eblon esprimi vian kontentecon, jen bona okazo fari tion dum la komuna festo.  Aĉeti ajngrandan pecon el la torto vi povas ĉe la donacpaĝo.  Antaŭdankon por via subteno.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La kolektitan sumon ni aldonas al la mono el kiu ni financos teknikajn pliperfektigojn kaj konstruadon de novaj servoj en la paĝaro. 

Iom pli da detaloj vidu ĉe la Jubilea paĝo

Novaj 10 premiitoj en la Panteono Al la listo LUIS JORGE SANTOS MORALES feste eniras la Panteonon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.