Novaĵoj

Novaj 10 premiitoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-14 20:53:58

Mi kun ĝojo informas vin pri tio ke ni ĵus vidigis 10 novajn prezentojn en la Panteono.

Ankaŭ ĉi-jare okaze de la Zamehof-tago kaj de la datreveno de la lanĉo de edukado.net

ni premias dekon da eminentaj Esperanto-instruistoj, kies vivresumon ni petis rekte de ili por tiu okazo. 

En tiu maniero ni gratulas al niaj kolegoj, dankas ilin pro la faritaj heroaj laboroj kaj deziras al ili bonan sanon kaj multe da feliĉo. 

La ĉi-jaraj premiitoj estas la sekvaj: 

     Jorma Ahomäki el Finnlando

     Hans Bakker el Nederlando

     Ewa Bondar el Pollando

     Éva Farkas-Tatár el Hungario

     Tereza Kapista el Serbujo

     Boris Kolker el Usono

     Géza Kurucz el Hungario

     Maria Majerczak el Pollando

     Luis Jorge Santos Morales el Kolombio  kaj

     Irena Szanser el Pollando.

Kompreneble estas multaj aliaj pedagogoj kiujn ni ŝatus premii kaj prezenti al vi, sed por scii kiuj ili estas kaj por akiri pri ili informojn kaj fotojn ni bezonas vian helpon. Bv. lasi proponojn en la koncerna parto de la FORUMO

Ni invitas vin legi la vivresumojn de la premiitaj kolegoj kaj lasi al ili mesaĝon ĉe la koncernaj paĝoj por ĝojigi ilin kaj fari la eventon festo. 

DANKON! DANKON! DANKON! Al la listo Venu manĝi el nia jubilea torto!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.