Novaĵoj
FESTU kun ni - Nia nova paĝaro estas unujara
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-03 07:52:01
Nia nova paĝaro estas la 3an de oktobro unujara.
Se vi volas saluti nin, bonvolu lasi ie en la paĝaro spuron pri via vizito, opinion pri iu materialo aŭ simplajn salutvortojn en la Gastlibro .
Kiel tutnovan parton de la paĝaro ni konsilas al vi trastudi la paĝojn kun detalaj statistikoj .
Por memorigi vin pri la lanĉo, ni proponas al vi spekti la filmeton, faritan...
Statistiko pri la instruado de Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-02 12:51:19
Mi deziras atentigi vin pri tio, ke en edukado.net ekzistas detala monda statistiko pri la lernajaj kaj movadaj kursoj de Esperanto.
Mi invitas vin trastudi tiujn ĉi paĝojn.
Laŭ ĝi momente ekzistas entute:
35 movadaj kursoj en 15 landoj kun 1415 kursanoj kaj
23 lernejaj kursoj en 15 landoj kun 1018 kursanoj
Gvidantoj de la listo pri movadaj kursoj :
• laŭ kvanto de kursoj: Francio (12), Brazilo (4)
•...
Seán Ó Riain - multlingva ambasodoro de lingvoj
Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-27 12:53:46
Ni publikigas 10-minutan intervjuon en la angla farita kun Seán Ó Riain fare de British Council, Bruselo, kadre de la projekto "lingvoambasadoroj" (language ambassadors) por la retejo "poliglotti4.eu".
La programo aperis okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj.
Seán sukcesis iom paroli pri Esperanto, kaj aparte pri ties lernfaciligaj ecoj.
Venu vidi kaj gratuli al Seán.
Vi trovos ĝin rekte en la FILMEJO .
Novaĵoj el Poznan: Interlingvistikaj Studoj kaj Simpozio, freŝdiplomitoj
Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-26 23:53:41
La 5-an fojon komencis siajn 3-jarajn studojn nova grupo ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) la 17-an de septembro. La 19 partoprenantojn el 10 landoj (5 el Brazilo, po 3 el Hungario kaj Svislando, 2 el Pollando, po unu el Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Rusio kaj Usono) salutis la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Jerzy Kaliszan.
Li emfazis la unikecon de la jam interlingvistikaj studoj bone instalitaj en la Novfilologia Fakultato kaj la ĝojon, ke ĝi altiras partoprenantojn el diversaj landoj. La...
Lingvotaga surprizo - plia lingvopolitika sukceso
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-26 13:09:48
Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj.
Ni atendas vin je du programoj, lanĉitaj de nia paĝaro kaj registritaj ĉe la Konsilio de Eŭropo.
Ĉe Instruu vian lingvon ni esperas legi informojn pri via lingvo.
Ĉe la Debato pri bona aŭ mava lingvo ni kolektas voĉdonojn ,
kaj en la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo ...