Novaĵoj

La Universitato de Teksaso en Dalaso bonvenigos NASK 2012!

Kategorio: Movado; Dato: 2012-02-23 08:07:27

Por la dua fojo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) prezentos mallongan kursaron (25 de junio ĝis 4a de julio), ĉi-foje en sunplena Dallas, Teksaso. Do, portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn! Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. La frua registriĝo, cetere, jam komenciĝis: aliĝu ĝis la 22a de marto kaj ŝparu 50 dolarojn!

La Universitato de Teksaso en Dallas (UT-D) estas rapide kreskanta universitato kun multaj novaj konstruaĵoj, meze de la granda urbregiono Dallas/Fort Worth. La NASKanoj loĝos kune en aparta “NASKejo” sur la kvara etaĝo de nova dormejo. Partoprenantoj loĝos en tri-homaj ĉambraroj; ĉiu havos privatan dormoĉambron, sed dividos salonon, necesejon, kaj duŝejon. La dormejo estas klimatizita, kaj la klasĉambroj estas en la sama konstruaĵo. En la dormejo estas granda lavejo kun senpagaj lavmaŝinoj kaj sekigiloj. Oni havas senpagan aliron al interreto (sed devas kunporti propran kablon “ethernet”). La manĝejo estas je plaĉa sepminuta paŝado for de la dormejo, kaj tie troviĝas multaj diversaj pladoj kiujn oni elektas laŭvole.

La internacia instruista teamo de Spomenka Štimec (Kroatio), Tim Westover (Usono), kaj Birke Dockhorn (Germanio) provizos tri nivelojn de lernado. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn.

Ĉi-jare la studentoj povos veni iom pli frue por la Landa Kongreso de Esperanto-USA, samloke kaj en la sama loĝejo (22-25 junio). Oni faru apartajn aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.

La tuta kosto por NASK 2012 (kursoj, loĝado, manĝado) estos: US$ 625.00 ĝis la 22a de marto, kaj US$ 675.00 poste. Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj loĝantoj en latinamerikaj landoj.

Por pli da informoj, kontaktu Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen(ĉe)aol.com, aŭ vizitu la NASK-retejon (http://esperanto.org/nask).

Se vi subtenas la ideon de NASK kaj aliaj Esperanto-instruaj iniciatoj de ESF, sed ne povas persone partopreni en NASK, konsideru donaci al la kampanjo "100.000 EUR por ESF": http://kampanjo.ikso.net/eo !

Google (Guglo) aplikas Esperanton en sia traduksistemo Al la listo Esperanto-sumoo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.