Novaĵoj

Eduko de plurlingva infano - nova filmprelego

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-09 17:39:24

                                                                   ... Mi informas vin ke mi ĵus publikigis filmon pri mia prelego pri " Eduko de plurlingva infano - naĝado kontraŭ la fluo ". La prezento estas muntita el PowerPoint-materialo kun aldono de sonregistraĵo. Kvankam la temon mi jam plurfoje traktis, la lastfoja sukcesa prezento en Barcelono, dum la 35a Katakluna Kongreso (kaj ties organizantoj),...

Legi pli...

Jam 124 personoj el 26 landoj sur la Esperanto-Insulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-07 14:29:43

Ni estas preparantaj unu el la plej gravaj kaj grandvolumaj pedagogiaj eksperimentoj. Kadre de la kursaro sur la Esperanto-insulo okazos kvarsemajna kursaro en la Hajnana Universitato en Ĉinio.  Estis anoncita tre intensa kurso por komencantoj, paralela metodika seminario kaj du universitataj kursoj pri Paco kaj Milito, “Alfronti militon”, de profesoro Ron Glossop kaj kurso pri Historio kaj Filozofio de la Informadiko de profesoro Federico Gobbo. Fine de la sesio okazos ankaŭ KER-ekzamensesio je ĉiuj niveloj. Vidu la koncernan ...

Legi pli...

KER-ekzamenoj: kalendaro, helpkampanjo, unuaj sesioj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-01 13:58:39

Ni informas vin ke pli-mapli pretas la kalendato de la sekvontjaraj KER-ekzamenoj . La plej grandan partoprenon ni atendas en la Tutmonda Skriba Ekzameno al kies organizo en ajna loko eblas ankoraŭ kandidatiĝi. Vidu la kondiĉojn kaj la jam aliĝintajn urbojn .  La du plej proksimaj ekzamensesioj estos en Brazilo dum la 47a landa kongreso kaj en februaro en Ĉinio fine de la 4-semajna...

Legi pli...

JoMo: Trapasu-pasu-pasu la KER-ekzamenon

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-11-25 22:32:28

La 26an de novembro 2011 dum la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis premiere prezentita la nova reklamkanto, pretigita por la kampanjo Monda Skriba Ekzamensesio de KER.  Por la reklamo JoMo verkis tekston kaj komponis melodion, Katalin Kováts el la ĝisnunaj ekzamenfotoj kaj filmoj muntis filmeton. Ni esperas, ke la melodio longe restos en viaj oreloj kaj je la taktoj ne nur la piedoj, sed ankaŭ viaj manoj ekmoviĝas..... kaj vi tuj...

Legi pli...

Esperanto-artikolo en angla komerca lingvoekzameno

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-24 00:55:01

Esperantistoj ofte kolere protestas kontraŭ la uzo de la angla lingvo kaj rifuzas ĉion se tie troviĝas angla vorto aŭ - Dio savu nin - eĉ frazo en tiu lingvo. (Preskaŭ tiom strikte kiel la uj-istoj kontraŭ la landonomoj kun -io aŭ inverse.) Ni ĵus trovis en ekzamentesto de anglalingva komerca ekzameno je nivelo B2 (de konata hungaria ekzamencentro EUROEXAM) artikolon pri Esperanto, eĉ kun tute esperantlingva titolo: La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Temas pri resuma historio pri la temo. ...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.