Novaĵoj

Eŭropa subvencio por instruista trejnkurso - URĜA ALVOKO

Kategorio: Movado; Dato: 2012-01-06 08:14:26

Kosmo Strategio Ltd., esperantista entrepreno kune kun Itala E-Federacio kaj edukado.net, organizas profesian trejnseminarion pri lingvoinstruado, kadre de la venonta Itala Kongreso de Esperanto. La kurso okazos de la 16a ĝis la 25a de augusto 2012 en la sicilia urbo Mazara del Vallo. La ĉefgvidanto estos la D-ino Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net. Eblas ricevi subtenon de Eŭropa Unio se vi loĝas en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Kroatio kaj Turkio! (samkiel okazis por du partoprenantoj en simila seminario dum la UK en...

Legi pli...

Argilaj najbaretoj kaj nia familio salutas vin

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-24 16:07:40

                           * * * * *    Havu belajn festotagojn, en amo kaj paco.    Rakonto de la santunoj, nia propra 160-peca unika kolekto kaj la historio de tiu ĉi sudfrancia kutimo legeblas en la instrumaterialo Argilaj najbaretoj de Jeso .     Salutas vin: Katalin, Sylvain kaj Marteno

Legi pli...

Rezultoj de la Jubilea Konkurso

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-22 10:38:03

                Mi informas vin pri la rezultoj de la Jubilea konkurso . Bedaŭrinde alvenis ne tro da konkursaĵoj , sed tio neniel malaltigas la meritojn de tiuj tri personoj, kiuj plej brile, preskaŭ senerare, respondis la demandojn, trovis la stelojn kaj faris kelkajn kontribuaĵojn en retejo. En la unua loko staras ...

Legi pli...

Filmo pri trejnado de Josias Barboza

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-20 11:44:27

Ni informas vin ke en la FILMEJo ni ĵus publikigis resumfilmon pri metodika trejnado, okazinta dum la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en julio 2011 en São Paulo (Brazilo). La trejnadon gvidis Josias Barboza, nia brazila kolego kaj filmis por edukado.net K. Kováts, (per pruntita filmio). Barboza prezentis sian instrukompleton: la strukturon, celojn kaj uzmanierojn de la lernolibroj Esperanto por lernejaj klasoj. La kvindeko da ĉeestantaj instruemuloj dum la trejnado rolis foje kiel instruistoj, foje kiel kursanoj kaj tiel mem povis sperti la laboron pri la materialo....

Legi pli...

Dennis Keefe estas la Esperantisto de la Jaro 2011

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-18 20:09:36

    La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005),...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.