Novaĵoj

Ni havas 2500 membrojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-08 12:31:54

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Mi informas vin, ke hodiaŭ, la 8an de majo 2012, ni ekhavis nian 2500-an membron.

Sur la uzantomapo  videblas preskaŭ 1000 personoj, kiuj indikis sin troveblaj. 

En la statistika paĝo eblas vidi diversajn interesaĵojn pri la membraro. 

Alia bela jubileo por hodiaŭ estis la 350-a aliĝo al la Tutmonda ekzamentago, pri kies organizado kaj efektivigo ni en tiu monato laboras. 

La laboroj tumultas, mankas eblo por vera festo, sed dividi kun vi la ĝojon estas jam en si mem festo.

Dankon pro viaj atento kaj fido, Katalin Kováts, redaktoro

Kampanjo por kantigi la eŭropan himnon en Esperanto Al la listo TUTMONDA KER-SESIO: jam 350 kandidatoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.