Novaĵoj
Francujo importas de Brazilo lernolibrojn de Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-04 17:29:26
Komence de septembro 2011Unuiĝo Franca por Esperanto importis de Brazilo 45 ekzemplerojn de la lernolibro Esperanto por Lernejaj Klasoj , de Josias Barboza. La lernopakaĵo konsistas el volumoj 1 kaj 2 de la lernanto kun son-lumdiskoj kaj la koncernaj gvidlibroj por instruistoj. Ĝin eldonis Unio Planeda kaj Brazila Esperanto-Ligo. www.lernejajklasoj.net
Multe kontribuis por tiu elekto la teknikaj kaj didaktikaj ecoj de la lernopakaĵo, taŭga por unulingva grupa lernado, kaj la favoraj recenzoj de Katalin Kováts, Stefan MacGill kaj Gražina Opulskiene, publikigitaj respective en la revuo Esperanto (Decembro 2010), en la poreduka portalo...
KER-atestiloj el la manoj de itala vic-ministro
Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-04 00:26:33
***
Dum la 78a Itala Kongreso (kie okazis ankaŭ KER-sesio ) Katalin Kováts, en la ĉeesto kaj asistado de la itala vicministro de transporto Bartolomeo Giachino, transdonis al Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia iliajn kaj 77 aliajn brazilajn KER-atestilojn. La gesinjoroj Grattapaglia post kelkaj tagoj alvenos kun la dokumentoj al Brazilo, kaj transdonos kvindekon da ili en São Paulo kaj...
Nova sekcio: FILMEJO
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-02 22:16:51
Ni kun ĝojo anoncas al vi, ke ni lanĉis novan sekcion en la Biblioteko. La FILMEJO estas la loko, kiun ni kreis kiel definitivan spacon por edukcelaj kaj Esperanto-temaj filmoj. La plenigo de la FILMEJO jam komenciĝis, cento da materialoj (propraj kaj pretigitaj de aliaj) atendas prilaboradon. Krom ili ni volonte akceptas ankaŭ viajn proponojn pri prezentindaj eroj.
Ni mem ne alŝutas la filmojn al la paĝaro edukado.net, sed kreas ligojn al ili kaj tra mallonga prezento informas la uzantojn pri iliaj valoro,...
Grandega festo honore al Claude Gacond
Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-31 12:43:40
Honore al la 80-jara naskiĝdatreveno de la fama kaj meritplena svisa Esperanto-pedagogo Claude Gacond la 27an de aŭgusto 2011 Svisa Esperanto-Societo (SES) organizis festotago n.
La ceremonio okazis en la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kie la centro de dokumentado kaj riĉega Esperanto-librokolekto (CDELI) lokiĝas kaj kie Claude Gacond de 50 jaroj kiel unu el la fondintoj ankaŭ nuntempe aktivas.
La pli ol 100-persona festantaro venis el 10 landoj. Claude Gacond estis salutata de la prezidanto de la urba ekzekutiva konsilio Pierre-André Monnard kaj de...
Civilsocia Platformo pri Multlingveco plurfoje pozitive referencas al Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-30 08:42:24
En Bruselo, ĉe la Eŭropa Unio, en julio 2011 estis publikigita grava raportdokumento pri multlingveco ene de la EU. Danke al la tre aktiva kunlaboro de pluraj esperantistaj lingvistoj kaj fakuloj sub la gvido de Seán Ó Riain Esperanto kaj ties pozitiva rolo en la lernado de aliaj lingvoj ricevis lingvopolitike gravan agnoskon ĉe la Eŭropa Unio .
La rekomenddokumento “Politikaj Rekomendoj por la Antaŭenigo de Multlingveco en la Eŭropa Unio” estas detala raporto (140 paĝoj), kiun kune verkis 29...