Novaĵoj

PRIORITATOJ POR LA EDUKADO

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-25 22:02:04

Subkomitato pri Edukado - raporto el Kopenhago
Gazetara komuniko por Vikinga Voco, la hejmpaĝo de ILEI kaj aliaj revuoj.
La subkomitato de UEA pri edukado kunvenis en la 25a de julio, 2011 en salono Noll, kun 14 partoprenantoj, el kiuj 7 komitatanoj de UEA.

  • La kunsido konstatis la urĝon trovi pliajn kursanojn por la tri-jara postdiploma kursaro pri interlingvistiko en UAM, Poznano, kies aliĝlimo estas la 16a de aŭgusto 2011.
  • Pri instruista trejnado la kunsido proponas komunan apogon de UEA kaj ILEI por la nova retbazita projekto RITE.
  • Pri tutmondigo la subkomitato rekomendas, ke UEA kaj ILEI kune kaj plue apogu regionajn kunvenojn kun eduka enhavo.
  • Pri la ekzamenoj de UEA-ILEI oni konstatis la bezonon reeldoni ĝian gvidlibron, kaj difini por la ekzamenoj novajn ekzisto-kialojn bazitajn sur la diferencoj inter ili kaj la KER-ekzamenoj.

La subkomitato petas al UEA ene de 30 tagoj principe kaj praktike esprimi subtenon por la projekto esperanto125 per plenumo de kvar detaligitaj punktoj.

La plena komitato de UEA traktos la subkomisionajn rekomendojn vendrede.

Stefan MacGill, KN 1266

Niaj unuaj tagoj en Kopenhago Al la listo Dua komuniko de la ILEI Konferenco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.