Novaĵoj

Jam pli ol 500 ekzamenitoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-31 15:51:22

Dum la 22a sesio de la KER-ekzamenoj, okazigita dum UK en Kopenhago partoprenis 47 kandidatoj el 22 landoj: Aŭstralio, Belgio, Brazilo(5), Bulgario, Danio (6), Hispanio, Finnlando, Francio (11), Germanio (3), Grekio, Hungario, Kubo, Litovio, Makedonio, Meksiko (2), Nederlando, Norvegio, Portugalio, Rusio, Sud-Koreio, Svedio (4) kaj Svislando. (Statistiko)
 Per tiu nombro de ekzameniĝintoj ni atingis la magian ciferon 500, pro tio la organizantoj lotumante elektis dum la Internacia Vespero la bonŝancan ekzameniĝinton kiu rericevos sian ekzamenkotizon. La gajninto estas Didier Cornuet el Francio.
La sesion gvidis Katalin Kováts, kunekzamenis: Mónika Molnár, Duncan Charters, Renato Corsetti, François Lo Jacomo kaj Zsófia Kóródy. La administran laboron kaj la aligon faris Petra Smidéliusz kaj Mónika Molnár, dum la ekzamenoj helpis ankoraŭ Alain Delmotte kaj Sylvain Lelarge.
 Mi kore gratulas al ĉiuj kuraĝuloj kaj dankas ĉiujn kontribuintojn.
 

Katalin Kováts, gvidanto de la KER-komisiono de UEA

Foto: Mónika Molnár

Raporto kun multaj fotoj pri UK Al la listo Niaj unuaj tagoj en Kopenhago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.