Novaĵoj

Ni salutas Renato Corsetti okaze de lia jubileo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-28 22:29:32

  En la nomo de nia redakcio kaj la estraro de la Fondaĵo edukado.net ni kore salutas nian estraranon, Renato Corsetti, okaze de lia jubilea naskiĝdatreveno kaj deziras al li bonan sanon, pluan aktivan kaj fruktodonan agadon por niaj komunaj celoj. En la tago de tiu bela jubilea festo ni kaptas la okazon kaj kun granda ĝojo kaj estimo enirigos kolegon Corsetti en la  Panteonon. Bv. viziti la prezenton kaj sub ĝi vi povas lasi ankaŭ salutmesaĝojn.

Legi pli...

Kiu scias ion pri AJO (Alois Josef ALLINGER)?

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-19 19:13:36

Por la Panteono ni serĉas informojn pri germandevena Cseh-instruisto.Li multe kursumis en Danio kaj Svedio en la tridekaj jaroj, kaj verŝajne ekde la 50-aj jaroj vivis en Brazilio. Bv. vidi la prezenton kaj sub ĝi aldoni informojn, se vi scias ion pli. Antaŭdankon.

Legi pli...

Ŝtate agnoskita klerigkurso en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-17 22:08:55

Inter 21- 25 marto 2011 okazos " Esperanto-klerigferiado" en Herzberg - la Esperanto-urbo. La kvardekhora kurso de la regiona popola altlernejo estas oficiala klerigoferto por plenkreskuloj. La Esperanto-kurso konsistos el 5x8 lernhoroj. Tion postulas la leĝo. Eble en la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento sub gvido de rektoro Helmut Sonnabend (iama prezidanto de ILEI), okazis la lasta ŝtate agnoskita Esperanto-trejnseminaro en Germanio. Normalkaze nur ampleksaj politikaj seminarioj, kursoj de la angla lingvo, specialaj komputilkursoj (ekz. por profesia librotenado) estas...

Legi pli...

Esperanto-Katedro en Argentino

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-15 23:29:47

Plezure ni anoncas ke oni sukcesis krei esperantan katedron en la Universitato de La Plata (Bonaero- Argentino) La inaŭguro de la Katedro "Esperanto kaj ĝia kulturo" okazos vendrede la 18-an de marto en la salono de la Rektorejo, Strato 7-a inter 47-48-aj,  je 18,30 horo. Ni invitas vin partopreni aŭ sendi salutmesaĝojn al adreso de la organizintoj: Edgardo Chacon edgardomuseo@yahoo.com.ar   kaj Javier Valli izatasun@gmail.com Elkore salutas vin Silvia Rottenberg Prezid.de AEL Argentina E-Ligo ...

Legi pli...

Japanaj geamikoj, donu vivsignon!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-13 13:26:31

Nia retejo havas 19 membrojn , loĝantajn en Japanio. Okaze de la granda kaj malĝojiga katastrofo en la lando, ni zorgemas pri ilia vivo, stato, kondiĉoj kaj ŝatus ricevi informojn pri ili kaj de ili, kun eventualaj indikoj pri bezonoj. Ni intencas helpi en mezuroj kaj manieroj, kiujn niaj kondiĉoj ebligas. Karaj japanaj geamikoj, ni petas vin reagi al nia alvoko, lasi en la forumo vivsignon kaj kaj kuraĝigas vin skribi pri tio, kiel ni povas helpi vin....

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.