Novaĵoj

Kunportu pinĉilojn kaj vizitu niajn dumkongresajn aranĝojn!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-16 20:26:21

Ni informas ĉiun kongresumonton ke krom la 4x2 paroligaj kursoj de edukado.net ni denove okazigos renkontiĝon inter la membraro kaj kunlaborantoj de la paĝaro.
La programo METIEJO okazos lundon, posttagmeze, post la lingvolecionoj de la paĝaro.
Dum tiu programo vi povos ricevi informojn pri la novaj atingaĵoj, faritaj paŝoj, aŭdi raporton pri la financa situacio kaj informiĝi pri la lastaj projekteroj, realigotaj en la sekvaj semajnoj. Krom tio ni prezentos la novan kursejon RITE, el kies studantoj pluraj partoprenos la renkontiĝon.
Se iu deziras aĉeti iun eldonaĵon de la paĝaro aŭ de la redaktoro en pluraj ekzempleroj kun rabato, bv. fari retajn antaŭmendojn en la sekvaj du tagoj.
Je peto de multaj membroj ni provis denove organizi la PINĈILUMADON, sed bedaŭrinde la fabriko nun komunikis, ke ili ne povos ĝustatempe liveri la menditajn pinĉilojn.
Pro tio ni petas ĉiujn kongresanojn kunporti laŭeble plej multe da ruĝaj kaj verdaj pinĉiloj kaj ilin transdoni aŭ interŝanĝi je bluaj kaj flavaj pecoj dum la Movada Foiro aŭ loki ilin ĉe la akceptejo en la komunan ujon.
 

Ni kontakteblos jam en la unua tago de la kongreso. Dum la Movada Foiro ni havos standon, kie eblos aliĝi al la kursoj, surlokaj kaj retaj, al la KER-ekzamenoj kaj vidi nian kolekton de materialoj kaj ekpinĉilumi.
Ni esperas multajn el vi renkonti dum la kongreso. Bonan vojaĝon, amike, Katalin

44-A ILEI-KONFERENCO KOMENCIĜIS Al la listo 54 - Rekorda nombro de ekzameniĝintoj en São Paulo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.