Novaĵoj

54 - Rekorda nombro de ekzameniĝintoj en São Paulo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-14 21:22:19

Inter la 11a kaj 13a de julio 2011 okazis la 21a sesio de la KER-ekzamenoj dum la Tutamerika Esperanto Kongreso (TAKE) organizita en la brazila metropolo São Paulo.
 

La ekzamenojn tie trapasis 54 kandidatoj, 50 brazilanoj kaj po unu el Kubo, Germanio, Kolombio kaj Ĉilio. Estis granda honorigo ke ekzameniĝis inter aliaj Alberto Fernández-Calienes Barrios kaj Luís Jorge Santos Morales, la prezidantoj de la kuba kaj kolombia landaj asocioj, Marcus Túlio de Almeida Flores vortaristo, James  Rezende Piton LKK-ano.
La ekzamenoj dum TAKE estis daŭrigo de la antaŭa brazila sesio, okazinta la 2-3an de julio en la brazila ĉefurbo Braziljo, kie trapasis la ekzamenon 25 personoj. Tiel ene de du semajnoj 75 brazilanoj ekzameniĝis kaj per tiu rekorda nombro ili transprenis de francoj la unuan lokon en la monda statistiko.
La TAKE-sesion gvidis Katalin Kováts, kunekzamenis Duncan Charters, Josias Barboza kaj Paulo Nascentes, helpis en la organizado kaj ricevis trejnadon Ivan Colling kaj Petra Smidéliusz. La kunlaborantoj ne nur per tritaga senĉesa laboro, sed ankaŭ per financaj rimedoj kontribuis al la sukceso de la sesio.
La membroj de la ekzamenkomisiono esprimas sian dankegon al la LKK-anoj, kiuj multe helpis en tio, ke la ekzamenado povu okazi senprobleme, disponigis kromajn ĉambrojn, printilon kaj paperojn, kaj per pago al la ekzamenkaso de UEA 623 eŭrojn eĉ subvencie kompletigis la B-kategoriajn ekzamenkotizojn de la partoprenintaj brazilaj kandidatoj.
Kora danko iru al Jader Rodrigues da Silva, Jose Roberto Tenorio, Aparecida de Sauza Araujo kaj Josias Barboza kiuj kontribuis al la vojaĝkostoj de la gvidanto kaj gastigado de la gvidanto kaj sekretario de la ekzamenoj kaj sen kies helpo ne povintus okazi la du brazilaj sesioj.
Ni aparte dankas ankaŭ al Petra Smidéliusz la preparlaboron, kiun ŝi faris dum sia rondvojaĝo en Brazilio kaj per kiu ŝi kontribuis al la bona preparo kaj sukcesa ekzameniĝo de dekoj da brazilanoj.
 

La granda intereso pri la ekzamenoj kaj mezuriĝo donas plian elanon al la ekzamenkomisiono daŭrigi la laboron kaj okazigi eĉ pliajn sesiojn dise en la mondo. Estas granda ŝanco ĝis la jarfino atingi la nombron de 500 ekzamenokazoj.
La sekvaj sesioj estos dum UK en Kopenhago, Itala Kongreso en Torino kaj Somera Esperanto-Semajno (SES) en Slovakio. Interesiĝantoj bv. aliĝi kiel eble plej frue en la koncerna retpaĝo.
 

Kunportu pinĉilojn kaj vizitu niajn dumkongresajn aranĝojn! Al la listo Raporto el la krakova ALTE-konferenco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.