Novaĵoj

Raporto el la krakova ALTE-konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-08 20:01:26

Ĉi-jare la bela historia pola urbo Krakovo (kiu estas bone konata por esperantistoj, i.a. pro la ILEI-konferenco en 2009) gastigis la 4-an internacian konferencon de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj) de la 7 ĝis la 9 de julio 2011
en la Jagelona Universitato. La ĉefa temo estis la "Efiko de la lingvaj kadroj por la taksado, lernado kaj instruado: politikoj, proceduroj kaj defioj". Inter la temoj estis la taksado de diversaj instrusituacioj de la kutimaj klasĉambraj ĝis la instruado de migrantoj. Emfazita estis ankaŭ tio, ke la uzceloj devas la kadrojn plenigi per aktuala materialo. Temis ankaŭ pri la pli vasta konsidero de la lingvouzo, socia kaj kultura flankoj de la lingvoj.

UEA, membro de ALTE, estis reprezentata fare de Ilona Koutny, kiu prezentis perhelpe de kune pretigita afiŝo (Renato Corsetti, Angela Tellier, Katalin Kovats, Zsofia Korody kaj la grafikisto Francisco Veuthey) la agadon de Esperanto-instruistoj: "Efiko de la Eŭropaj Lingvaj kadroj sur la instruado kaj taksado de esperanto". Aperis rezultoj de KER ekzamenoj, sed la atingojn de la lasta sesio, okazigita en Madrido kaj en Braziljo eblis nur buŝe aldoni.

Pri la afiŝo vi povas legi kaj ĝin vidi en nia pli frua anonco: http://edukado.net/novajhoj?id=143

Laŭ la raporto de Ilona Koutny.

54 - Rekorda nombro de ekzameniĝintoj en São Paulo Al la listo Plia paŝo al la fina aprobo de tutnacia leĝo pri Eo-instruado en Brazilo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.