Novaĵoj

20 KER-sesioj - 400 kandidatoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-03 00:52:40

La 20a jubilea sesio de la KER-ekzamenoj okazis en du paralelaj landoj de du kontinentoj la 2an kaj 3an de julio.

Entute ekzameniĝis 36 kandidatoj: 5 je nivelo B1, 10 je nivelo B2 kaj 21 je nivelo C1.

Unu el la du paralelaj sesioj disvolviĝis en Hispanio, sub la gvido de Renato Corsetti helpata de Maria Rados, kun entute 2+2+7 kandidatoj.

La alia sesio okazis en la urbo Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, ĝin partoprenis entute 25 personoj (3+8+14) esperantistoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ĝis nun tiu estis la plej granda nombro, kiu samtempe ekzameniĝis de la sama regiono.

La sesion antaŭpreparis kaj la kandidatojn varbis Josias Barboza, ĝin gvidis Katalin Kovats, kun la helpo de Josias Barbosa, Paolo Nascentes kaj Petra Smideliusz.

Aparta honorigo de la aranĝo estis, ke trapasis la ekzamenon ankaŭ geedzoj Grattapaglia, konataj esperantistoj el Bona Espero. (Sur la foto vi vidas la momenton kiam ili aliĝas al la sesio.)  

Per tiu ĉi sesio la KER-sistemo havas precize 400 ekzamenokazojn. 

En la monda konkurso, kiun ĝis nun gvidas Francio brazilanoj tre proksimiĝas transpreni la unuan lokon, kaj eblos ke tio sukcesos dum la sesio post unu semajno en São Paulo, por kiu jam aliĝis 19 kandidatoj.

La momentan situacion vi povas vidi en la plej freŝa statistiko.  

Interesiĝantoj por ajna sekva sesio povas aliĝi plenigante la novan retan aliĝilon de la KER-ekzamenoj.

Vidu en la ekzamenkalendaro kie estos la sekvaj ekzamenoj.

Plia paŝo al la fina aprobo de tutnacia leĝo pri Eo-instruado en Brazilo Al la listo Esperanto en la 4a ALTE-konferenco en Krakovo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.