Novaĵoj

Esperanto en la 4a ALTE-konferenco en Krakovo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-30 00:26:14

En la 4a internacia ALTE konferenco, okazonta inter la 7a kaj 9a de julio en Krakovo, Pollando, UEA kaj la KER-ekzamenoj estos reprezentataj de Ilona Koutny kaj Renato Corsetti.

La programo de la konferenco estas elŝutebla el la ALTE-paĝaro. En ĝia 37a paĝo legeblas la mallonga prezento de UEA.

http://www.alte.org/2011/documents/alte-krakow-2011-programme.pdf

En la konferenco la agadon kaj rezultojn de UEA ni prezentas per anglalingva panelafiŝo, kiu ĵus pretiĝis.

La panelojn aparte vi povas vidi ĉi tie.

La partopreno de UEA en la altranga internacia kongreso de fakuloj pri lingvotestado kaj ekzamenado estas plia paŝo por oficiala agnosko de la ekzamensistemo kiun UEA kune kun la hungara lingvoekzamena centro ITK sukcese okazigas dise en la mondo.

Vidu la sekvajn sesiojn. Por pluraj el ili baldaŭ finiĝos la aliĝebloj.
 

20 KER-sesioj - 400 kandidatoj Al la listo Informo de la Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.