Novaĵoj

Informo de la Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-25 19:44:50

Tute senpagaj, allogaj eksterlandaj restadoj, kaj eĉ eblo gajni monon, estas bonaj MOTIVOJ por lerni E-on. Jen - nun sola al ni konata - tia eblo.
La FOTO-EKSPOZICION pri la laborbrigado de esperantistoj en la konata granda muzikfestivalo de Roskilde, Danlando, troviĝantan en nia universitato, ni nun transportis ankaŭ en la reton. Videblas en ĝi faritaj de ni fotoj de kelkaj mondkonataj kaj ŝatataj muzikgrupoj, de ni laborantaj ktp.
Ĝi estas reproduktita en 5 paĝoj de la retpaĝaro de nia E-rondo, en la retejo http://www.esperanto-reto.org.Jen la enirpaĝo de la ekspozicio. (Aŭ bv. uzi jenan solvon: http://www.esperanto-reto.org/studenta > Nia partopreno en aranĝoj > E-laborbrigado en la muzikfestivalo de ROSKILDE).
Ankaŭ ĉi-jare al la E-renkontiĝo en Roskilde aliĝis grupo da esperantistoj. La aranĝo komenciĝas.
http://roskilde.festoklubo.dk/
Kore salutas vin: Studenta Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato, Krakovo, Pollando.

Maria Majerczak, gvidantino
 

Esperanto en la 4a ALTE-konferenco en Krakovo Al la listo RITE-hejmtaskoj kaj aliaj filmoj spekteblas

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.