Novaĵoj

Interlingvistikaj Studoj en anglalingva informilo en Pollando

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-09 11:44:12

En la anglalingva informilo pri studeblecoj en Pollando ( http://www.studyinpoland.pl/ ) troveblas informoj pri la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (p. 41). Kvankam estas eraroj (ekz. la studkotizo), ĝi diskonigas interlingvistikon en la studenta medio. Ĉu estos partoprenantoj por la sekva grupo, kiu povus starti en septembro 2011? Tio dependos tamen nur de esperantistoj! Ni atendas aliĝojn de personoj, kiuj volas pliprofundigi siajn sciojn pri interlingvistiko kaj esperantologio kaj profesiiĝi pri Esperanto-instruado. Limdato: la 15a de aŭgusto....

Legi pli...

Interlingvistika konferenco en Estonio

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-07 09:19:24

Ni antauxenigas interlingvistikan esploradon larĝe. Ekde la nova lernojaro estos en Estonio devo por gimnazianoj verki esploraĵon. Ni klopodas pri preno de Esperantaj kaj interlingvistikaj temoj por esplorado en gimnazioj, ankaŭ en universitatoj. Bona modelo: novembre 2010 estis en Berlin la konferenco de Gesellschaft für Interlinguistik e.V. kaj inter raportintoj estis multaj studentoj/magistrantoj. En oktobro estos en Tartu konferenco kun du sekcioj, slavistiko kaj interlingvistiko. La konferenco estas omaĝota al la 70-jariĝo de Aleksandr Duliĉenko, aŭtoro de la gravega « Internaciaj helplingvoj», 1990. Li, prof em de Tartua Universitato (1632) kaj honora doktoro...

Legi pli...

La unuaj du jaroj de la KER-ekzamensistemo de UEA-ITK

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-07 00:33:38

  Fine de la jaro, dum Novjaraj Renkontiĝoj (NR) kaj Internacia Festivalo (IF) (ambaŭ festaj aranĝoj en Germanio) ni organizis la ĉijare lastan sesion de la KER-ekzamenoj. La du paralelajn sesiojn partoprenis 9 personoj, 6 je nivelo B2 kaj 3 je nivelo C1. La kandidatoj venis el 5 landoj: Francio (1+2), Germanio (2+1) kaj el Danio, Nederlando kaj Belgio po 1 persono je B2 nivelo. La ekzamenojn gvidis Katalin Kováts, kunekzamenis Cyrille Hurstel kaj helpis Kristin Tytgat. Per tiu ĉi 14a sesio ni finis la unuajn du jarojn en...

Legi pli...

Esperanto en la interpretista trejnado en Strasburgo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-06 13:28:12

  La 15an de februaro 2011, en la universitato pri interpretado, la strasburga klubo bonvenigos Nicole Foss, kunredaktanto de Automatic Earth. Ŝi prelegos en la angla, la studentoj interpretos en la francan, kaj Istvan Ertl kaj Cyrille Hurstel interpretos en Esperanton. Vi povos demandi per iu ajn el la tri lingvoj ! Tiu evento estos parto de la oficiala trejnado de la studentoj. La evento estas oficiale kunorganizita de la universtitato, kaj de la "cirklo de la katedralo", asocio kiu kunigas...

Legi pli...

Du gravaj premioj aljuĝitaj al polaj esperantistinoj

Kategorio: Movado; Dato: 2010-12-16 12:38:06

Pola Esperanto-Asocio kun la gvidado de Halina Komar gajnis eŭropan subvencion kadre de la Grundvigt-projekto destinita por la dumviva lernado. La projekto de la poloj inkludis kunlaboron kun germanaj kaj slovakaj Esperanto-asocioj kaj celis prepari novajn instruistojn (precipe volontulojn) por instruado de la lingvo en la universitatoj kaj kluboj de „tria aĝo”. La celo estis: malfermi la mondon por la homoj en la aĝo 55+” en la landoj de la projekta partnereco: Pollando, Slovakujo, Germanujo. Kadre de tiu pola projekto oni organizis lingvajn kursojn, poste 3 seminariojn – ĉiu en alia lando. Post la lasta...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.