Novaĵoj

Facila Vento - nova retejo por komencantoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-02 10:25:24

Nova paĝaro estas lanĉita en Brazilo.

Ni konsilas al ĉiuj instruistoj kaj gepatroj de denaskuloj viziti ĝin, trastudi kaj stimuli la ekuzon de la materialoj. La lanĉinto bonvenigas ankaŭ kontribuojn.

Citaĵo de la sinprezento:

La propono de Facila Vento estas liveri senpage al la komencintoj tekstojn adaptitajn de aliaj fontoj.
Facileco: la tekstoj estos verkitaj nur per la 700 plej oftaj radikoj de la grupoj BRO-1 ĝis BRO-5 de la BAZA RADIKARO OFICIALA de la AKADEMIO DE ESPERANTO. Eble poste ni povos oferti aliajn tekstojn ankoraŭ pli facilajn, kaj aliajn pli malfacilajn, do tri-nivele.
Periodeco: semajne. Eĉ se kun malgranda enhavo. Tiel eĉ la plej forlasema lernanto havu semajnan realvokon al esperanto.
Liverado: per retmesaĝo, tiel la lernanto ne bezonos memori reviziti la paĝon. Facila Vento per retmesaĝo memorigos la lernanton plu lerni esperanton.
Realeco: post la legado de simpligita teksto, Facila Vento invitos la leganton legi la originalon, por lerni novajn vortojn kaj alkutimiĝi kun la normala esperanto.
Utiligado: krom la tekstoj, la revuo portos informojn pri novaj muzikoj, filmetoj, novaĵoj. La ĉefa celo de la projekto estas instigi la legantojn uzi la lingvon kun legantoj de malsamaj landoj, per la rimedoj en la propra paĝo kaj per aliaj sociaj retoj kiel Facebook, Twitter, Orkut, Ipernity, Youtube, Skype, ktp.                 Vizitu la paĝaron http://facila.org/

Celtrafa prelegserio de Petra Smidéliusz en Braziljo Al la listo KERzamino por la sukcesa ekzameniĝo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.