Novaĵoj

Mankas mon', domaĝe! Pagu do fromaĝe!

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-31 20:21:09

Kunlabore kun Radio Verda ni regule aperigas komprenekzercojn, kies materialoj devenas de la radioprogramo. Estas bona maniero por trejni viajn orelojn kaj helpi al vi pretiĝi al la aŭdkomprenaj taskoj de la KER-ekzamenoj. La lastan tian ekzercon ni aperigis la 31an de oktobro, samtempe kun la lanĉo de la koncerna radioprogramo. Se vi trovas la taskojn utilaj, bv. sciigi nin pere de opinioj aŭ ĉe la ekzerco, au ĉe Radio Verda. Jen la ligo al la ekzerco, kiu troviĝas en la sekcio Instrumaterialoj ...

Legi pli...

Honorigo de Zsófia Kóródy

Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-28 13:40:07

Karaj, estas granda ĝojo komuniki al vi, ke dum solena festo en la kavalira salono de la kastelo Herzberg am Harz s-ino Zsófia Kóródy ricevis publikan distingon por la pli ol 7-jara honorofica aktiva agado sur diversaj kampoj por Esperanto kaj la oficiala Esperanto-urbo Herzberg. La urbestro Gerhard Walter emfazis la multflankan kaj senlacan agadon, ekz. por la GEA-filio por klerigado kaj kulturo, kiel prezidantino de AGEI, kiel komisiitino de GEA por instruado, organizantino por internaciaj lernejaj projektoj, por la sukcesaj ĝemelurbaj aktivadoj inter Herzberg kaj Gora/PL, pro la meritoj rilate al...

Legi pli...

22a Eŭropa Rendevuo - ankoraŭ eblas aliĝi!

Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-24 19:22:58

Eblas ankoraŭ aliĝi al alloga semjanfina programo kun kursoj, Lingva festivalo kaj prepariĝo al ekzamensesioj. Elŝutu la detalan programon kaj informojn ĉi tie.

Legi pli...

Voĉdonado pri la landnomoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-19 17:38:21

Pro kritikaj rimarkoj pri la uzo de ujo-formaj landnomoj en la paĝaro ni lanĉis enketon en la foruma parto. Bonvolu unue legi la kialojn de la enketo kaj poste esprimi vian opinion. Ni atendas vin ĉe la Forumo .

Legi pli...

Brazilo en la unua loko - raporto pri la KER-ekzameno

Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-16 14:38:28

La 11an de oktobro posttagmeze: enkadre de malgranda esperantaranĝo, en la fora lando Brazilo, okazis granda programero al kiu aliĝis triono de la partoprenantoj. Temis nek pri distra ero nek pri prelego. La kandidatoj de la speciala programero pasigis du, tri kaj kvar horojn, en aparta ĉambro, ŝvitante super la KER-ekzamenoj de UEA. Laŭ la ekzameninto Ivan Edit Colling, el la sudbrazila urbo Kuritibo kaj mem KER-diplomigita kaj 32 kongresanoj ĉeestis la skriban parton de tiuj novtipaj internaciaj ekzamenoj: 11 (nivelo B1), 10 (nivelo B2) kaj 11 (nivelo C1). Ivan kaj lia edzino...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.