Novaĵoj

NASK 2011: restas unu monato ĝis la limdato por registriĝi!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-15 21:34:29

Agu nun por esti parto de la internacia studprogramo NASK ĉe la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD). Ĉi-jare, NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) konsistos el mallonga sesio de nur 9 tagoj de instruado, 2-10-an de julio, 2011. Restas ĉambroj en la apartamentejo. La limdato por registriĝo estas la 14-a de junio, do ne hezitu!

La kotizo, kiu inkluzivas individuan ĉambron kaj manĝojn, estas 895 USD (ĝi estas malpli ol duono de la pasintjara kotizo), kaj la tuta prezo por plentempaj studentoj kaj partoprenantoj de latin-amerikaj landoj estas nur 695 USD!

Partoprenu en tiu ĉi unika kurso por profunde studi Esperanton kaj eĉ havi la tempon partopreni, interalie, la usonan feston de la Sendependec-Tago kun piroteknikaĵoj en la apuda urbeto La Jolla. Birke Dockhorn el Germanio, Bertilo Wennergren el Svedio kaj Lee Miller el Usono planas trinivelajn formalajn klasojn ĉiutage, kun kromaj aktivaĵoj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto, gvidos ekskursojn kaj prizorgos la tagĵurnalon, la NASK-an Faskon. Grant Goodall, profesoro en la Universitato de Kalifornio, San Diego, kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron.

Pli da detaloj kaj fotoj troviĝas ĉe http://esperanto.org/nask. Por informoj pri registriĝo, stipendioj ktp. kontaktu la administranton, Ellen Eddy, ĉe eddyellen(ĉe)aol.com

2-a Interlingvistika Simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011) Al la listo Sukcesoj en Grezijono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.