Novaĵoj

2-a Interlingvistika Simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-18 16:16:43

Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21a jarcento

Ĉefaj temoj / sekcioj:
- Ĉu Esperanto-movado respondas al la defioj de la nuntempo?
- Moderna lingva priskribo de Esperanto
- Modernaj metodoj en instruado de Esperanto
- Nuntempa Esperanto-literaturo
- Novaj planlingvaj projektoj, konstruitaj lingvoj en la interreto

La Interlingvistikaj Studoj de UAM invitas Vin partopreni kaj kontribui al la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos
kaze de sufiĉe da kandidatoj) kaj antaŭ la kultura semajnfino Arkones (23-25.09.) same en Poznano.
Publikigo de recenzitaj kontribuaĵoj estas antaŭvidata.

Kondiĉoj:                                                                                        Aliĝo ĉe:  interlin@amu.edu.pl
- ne estas partoprenkotizo (pagendos nur bankedo),                    
- tranoktado eblos ankaŭ en studenthejmo.
 

Invito al festotago honore al Claude Gacond Al la listo NASK 2011: restas unu monato ĝis la limdato por registriĝi!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.