Novaĵoj

Invito al festotago honore al Claude Gacond

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-19 12:56:54

Svisa Esperanto-Societo - Gazetara Komuniko - 2011-05-11

Sabaton, la 27an de aŭgusto 2011 en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (CDELI kaj aŭlo) Progrès 33, 2300 La Chaux-de-Fonds, Svislando okazos festo honore kaj omaĝe al la konata svisa pedagogo Claude Gacond.

Claude Gacond estas fama svisa esperantisto. Instruisto, pedagogo, li fondis la arkivejon ‘Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia’ (CDELI) en la jaro 1967. Poste li fondis Kulturan Centron Esperantistan (KCE) en 1968 en La Sagne, Ekde 1974 tiu Centro staras en La Chaux-de-Fonds. Duontempe li instruis, duontempe li agadis por KCE kaj CDELI.
Ekde 1994 li dediĉas siajn fortojn al CDELI en la Urba Biblioteko. Inter 1962 kaj 1992 li estis parolisto ĉe la esperantofako de Svisa Radio Internacia en Berno. Li estas redaktoro de SESinformas, la bulteno de Svisa Esperanto-Societo.
Claude Gacond estas honora membro de UEA, de SES kaj de ILEI.
Festolibro aperos kaj estos solene transdonata al Claude dum la festotago.

 

Programo de la festotago :

  • Akcepto en CDELI-salono ekde 9h30
  • Komenco de la solena festotago en la aŭlo : 10h30
  • Aperitivo : 11h30 kun salutvortoj diversaj
  • Tagmanĝo en la restoracio Citérama : 13h00
  • Solena festotago, dua parto, en la aŭlo : 15h00
  • Fino de la ceremonio: 16h30
  • Plua renkonteblo en CDELI-salono ĝis la 17h30
  • Por mendi la festolibron, oni rilatu kun la eldonejo Iltis per jena adreso: editioniltis(ĉe)aol.com

Por partopreni, alparoli la festantojn, kanti aŭ deklami, partopreni la tagmanĝon (prezo ĉirkaŭ CHF 30), oni anoncu sin al Mireille Grosjean mirejo.mireille(ĉe)gmail.com, telefone : +41 79 69 709 66.

Por piaj detaloj pri la programo kaj ebloj post aŭ antaŭ la festo pasigi tempon kun la festato bv vidi la PDF-formatan invitilon.  

Hejmpaĝo de Claude Gacond:

Vidu ankaŭ nian prezenton en la  PANTEONO:

Por magistriĝa laboro serĉatas tradukhelpo Al la listo 2-a Interlingvistika Simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.