Novaĵoj

Por magistriĝa laboro serĉatas tradukhelpo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-05-19 21:19:15

Studento de Wim Jansen ĉe la Universitato de Amsterdamo planas magistriĝi per kompara studo inter la manieroj de transpreno de modernaj uson-anglaj terminoj en la nederlandan kaj Esperanton: prunte (t.e. en Eo: neologisme), prunttraduke (en ambaŭ kazoj rolas la naturo de la fonologiaj kaj morfologiaj adaptoj), kunmetaĵo el ekzistantaj elementoj, elekto de alia pruntedona lingvo, malsamaj rapidecoj de enradikiĝo, k.s.

Ni havas liston de vortoj, kies Esperantan ekvivalenton li ne (jam) trovis kaj por kiuj li ŝatus ricevi direkton al iu fonto aŭ rektan sugeston.

Estus bone vidigi al la studento kaj universitata rondo la funkciadon de Esperantokaj retaj listoj kaj spertigi kunlaboremon.

Bv. vidi la liston kaj laŭeble kontribui kaj helpi en la serĉlaboro.  Musklaku por legi plu en la forumo .

Wim Jansen, docento pri Interlingvsitiko kaj Esperantologio.

Esperanto ĉe la libra Babel-turo en Bonaero Al la listo Invito al festotago honore al Claude Gacond

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.