Forumo

TemojPri edukado.netSerĉataj: E-tradukoj de anglaj terminoj

wjansen
afiŝita je 2011-05-18 14:17:06

Universitata studento mia planas magistriĝi per kompara studo inter la manieroj de transpreno de modernaj uson-anglaj terminoj en la nederlandan kaj Esperanton: prunte (t.e. en Eo: neologisme), prunttraduke (en ambaŭ kazoj rolas la naturo de la fonologiaj kaj morfologiaj adaptoj), kunmetaĵo el ekzistantaj elementoj, elekto de alia pruntedona lingvo, malsamaj rapidecoj de enradikiĝo, k.s. Jen listo de vortoj, kies Esperantan ekvivalenton li ne (jam) trovis kaj por kiuj li ŝatus ricevi direkton al iu fonto aŭ rektan sugeston. En pluraj kazoj mi povus ensalti mem, sed mi preferas demonstri la uzindecon de nia forumo kaj la esperatan tutmondan eĥon, per kiu la finstudonto ornamos sian laboraĵon. Tre koran antaŭdankon al ĉiuj pro via helpo! Jen sekvas la listo, kun la 'kampoj' por helpi vin en eventuale dubiga kazo:
El ‘aparatoj’: gadget, hi-tech
El ‘aŭtoj’: all-risk insurance, oldtimer
El ‘laboro’: spindoctor, trendwatcher
El ‘komputiloj’: num-lock, spellchecker
El ‘kosmetiko’: peeling, wellness
El ‘narkotikaĵoj’: drugsrunner, spacecake
El ‘ekonomio’: break-even, cashflow
El ‘manĝado kaj trinkado’: coffee pad, wrap
El ‘kino’: sneak preview, special effects
El ‘fotografio’: fotoshoot, zoomcamera
El ‘interreto’: live-stream, spyware
El ‘vestaĵoj’: bodywarmer, snowboot
El ‘arto’: body art, tribal (tattoo)
El ‘aviado’: no-fly zone
El ‘medicino’: facelift
El ‘homoj ‘: first lady, midlife crisis
El ‘muziko’: stage diving
El ‘nelaboro’: boxspring, power-nap
El ‘instruado’: minor, whiteboard, writer's block
El ‘sporto’: sliding, team building
El ‘telefonio’: handsfree, smartphone
El ‘turismo’: economy class, fly-drive
El ‘televizio’: reality show, talkshow
El ‘ceteraj’: blind date, one night stand, high five, x-factor

Wim Jansen
Porinforme: temas pri studento pri la angla lingvo, kiu antaŭ du jaroj sekvis mian kurson pri interlingvistiko, kaj kiu intencas magistriĝi en aŭgusto ĉi-jare.

Arek
afiŝita je 2011-05-20 08:45:30

gadget = laŭ komputeko.net: akcesoraĵo, popularaĵeto sed mi rigardis en Vikipedio kaj en plej multaj lingvoj estas "gaĝet'" do eble ankaŭ gaĝeto taŭgus.
hi-tech (kiel adjektivo) =laŭ komputeko.net: pintoteknologia

all-risk insurance = ĉiu-riksa asekuro; asekuro de ĉiu risko.
oldtimer - malnovmoda; maljunmoda;

blahma
afiŝita je 2011-05-20 13:49:25

Pluraj el ili ja jam troviĝas en la Komputeko (www.komputeko.net) kiu iĝis iusence normiga vortaro por la fako de komputiko kaj kelkaj parencaj. Ĉu ne li jam konsultis ĝin? Ĝi estas la ĉefa gvidilo ekz. de la tradukantoj de Ubuntu Linux, kies esperantan version mi ĉiutage uzas :-)

num-lock estas "nombra baskulo" (laŭ KDE), sed ŝajne pli ofte aperas simple "Num Lock".
spellchecker estas "literumilo" - pri tiu mi povas ĵuri, mi ja mem verkis unu kiel mian bakalaŭran studlaboraĵon :-) Alternativaj tradukoj (sed sentataj de mi kiel malpli oftaj) estas "literumkontrolilo" aŭ "literumada kontrolilo". Denove tion konfirmas ankaŭ Komputeko.

La teknologio streaming normale nomiĝas "elsend(o)fluo", kion Komputeko konfirmas. Por live-stream mem angla Vikipedio montras simple al streaming, kaj kvankam eblus aldoni la adjektivon "senpera" aŭ "rekta" (traduko de live laŭ Komputeko), mi nenie trovis aserton de tiu kombinaĵo.
spyware estas "spiona programaro" (analogie al software = "programaro";) - sendube laŭ Komputeko

blahma
afiŝita je 2011-05-20 13:57:47

Por pli da fontoj li ankaŭ ĝenerale konsultu la Vikipedion (eblas alveni pere de la ekvivalenta angla artikolo) kaj por la laste publike diskutataj temoj ankaŭ ties arkivon de aktualaĵoj (la du malfaldendaj ŝablonoj kun ligiloj laŭ monato ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Aktuala%C4%B5oj). Aldonajn fontojn kiel http://eo.mondediplo.com/ aŭ http://www.eventoj.hu/steb/ ktp. mi certe ne bezonas mencii.

goberiko
afiŝita je 2011-05-20 15:59:04

Por "spell-checker" mi legis ie 'vortkontrolilon', sed bedaŭre mi ne transskribis kie... Aliajn vortojn unuavide mi neniam uzis Esperante ĝis nun, do simple neniam pripensis.

Arek
afiŝita je 2011-05-21 08:39:07

por ni viaj helpantoj pli facile trovi tradukon se vi skribus difinon de ĉiu vorto. Aŭ almenaŭ skribu ĉu vorto estas adjektivo ĉu substantivo aŭ verbo ĉar en kelkaj vortoj tio ne estas certa afero.

goberiko
afiŝita je 2011-05-23 14:04:09

Enkapiĝis al mi traduk-ebleco pri "smartphone", t.e., tuŝtelefono, kiu analogas al la jam uzita poŝtelefono. Laŭ mi la ĉefa malsimilaĵo inter poŝtelefonoj kaj tuŝtelefonoj estas en la uzinterfaco: tuŝtelefonon oni uzas ĝuste tuŝante la kristalan ekranon, ekzemple en iPhone aŭ Androida tuŝtelefono (Androido estas Gugla operaciumo por poŝiloj).

Kompreneble, temas pri propono: mi ne scias, se la komunumo de TEJ-anoj jam uzas stabilan Esperantigon.

wjansen
afiŝita je 2011-05-26 04:31:09

Arek skribis:
por ni viaj helpantoj pli facile trovi tradukon se vi skribus difinon de ĉiu vorto. Aŭ almenaŭ skribu ĉu vorto estas adjektivo ĉu substantivo aŭ verbo ĉar en kelkaj vortoj tio ne estas certa afero.
Ne vere necesas, ĉar oni povus iom simplige supozi, ke nin interesas la 'radiko', kiu kaŝiĝas malantaŭ ekz-e 'stage diving', sendepende de tio, ĉu tiu ĉi vorto estas interpretata kiel substantivigita verbo aŭ kiel prezenca participo. En aliaj kazoj, kiel 'sliding' estas klare, ke ni serĉas la tradukon de la sporta 'glitmanovro' kaj ne tiun de la participa formo de la komuna verbo 'to slide'. La nemencio de la vortklaso malfermas eble interesan debaton pri la asigno de la semantika kategorio al iu proponata 'radiko', ĉar tiu elekto ja havas konsekvencojn (por la pluderivado kaj, verdire, por pli da aspektoj).

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2011-05-26 07:19:34

Pri traduko de anglaj vortoj, mi proponas kelkajn:
peeling: haŭto-skrapado
wellness : bonfarto, bonfarteco
break-even: ekvilibro-punkto(?)
photoshoot: fotoŝoto
zoomcamera : zomfotilo
body art : korpa arto
tribal(tattoo): tatuado, tatuaĵo
face lift: vizaĝo-haŭtotiro
first lady: Unua Damo
midlife crizis: mezaĝo-krizo
stage diving: mergiĝo, staĝa mergiĝo
power-nap: potenco-dormeto(?)
minor: neplenaĝulo
writer's block: skribo-bloko
sliding: glitado
handsfree:senmanuzebla
x-factor: variablo,ikso-faktoro
bodywarmer: varmgarda vestaĵo
snowboot: neĝoŝuo
cashflow: kontanta monfluo (elfluo, enfluo)
Ĉiuj vortoj en la angla estas rimarkeble mallongaj, kaj pro tio ili trudas sin en la ĉiutaga vivo. Tamen la alia problemo estas ke, kiam oni trovas ilin sen la kunteksto, ili ne estas sufiĉe detal-donantaj kaj bezonas pliajn klarigojn por efikaj kompreno kaj traduko.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.