Novaĵoj

Grava cirkulero pri la abonsistemo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-10 09:30:37

Ni kun ĝojo infomas vin, ke ni sukcesis finkonstrui la mesaĝsistemon de la retejo. Tio signifas, ke vi ekde nun povas pere de retmesaĝo informiĝi pri novaj aldonaĵoj de la paĝaro. Certe multaj el vi ne volas esti avertita pri ĉio, tial ni pretigis abonsistemon, kie laŭ du bazaj tipoj eblos mendi servojn. Ankaŭ en la malnova paĝaro funkciis abonsistemo, sed pro la multaj ŝanĝoj ni ne transportis viajn malnovajn mendojn. Tial ni petas ĉiun membron viziti la paĝaron nun, vidi la eblojn kaj aboni la servojn. Por tion fari vi unue...

Legi pli...

Seminario pri la Literaturo de Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-06 00:02:20

Venu al la Universitato de Louisville, Louisville, Kentucky, por partopreni en unika Seminario pri la Literaturo de Esperanto! Kiam: sabato-dimanĉo, 26-27 februaro 2011 Sub gvido de: Ulrich Becker, poeto kaj eldonisto Duncan Charters,lingvisto Humphrey Tonkin, kritikisto Tim Westover, novelisto Tempogamo: La seminario komenciĝos matene la 26-an de februaro kaj finiĝos tagmeze la 27-an de februaro....

Legi pli...

Intervjuo kun Katalin en Ĉina Radio Internacia

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-05 17:03:10

La Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia pretigis longan intervju-materialon kun Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net. La unuan parton de la intervjuo oni dissendos tutmonde la 6-an de novembro. Ĝi aŭskulteblas ankaŭ en la retejo de la redakcio. Edukado.net havas jam 50 ĉinajn membrojn, sed espereble tiu programo altiros pli da ĉinaj samideanoj al la paĝaro. Se vi deziras aŭskulti la programon, vi atingas ĝin de la E-Klubo de la Ĉina Radio Internacia.

Legi pli...

Nova kurso en Dua Vivo

Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-04 19:06:10

Jam de tri jaroj funkcias kurso por komencantoj en la virtuala mondo Dua Vivo, gvidata de kunlaboranto de edukado.net, Beatrice Allée. Ĉar la kurso okazas en tiel nomata "reala tempo", la horo ne estas oportuna por azianoj, kiuj devas vekiĝi je la 4a aŭ 5a matene por partopreni. La 9an de novembro komenciĝos alternativa kurso , gvidata de DV-ano Dorina Landar . La horo estos taŭga precipe por azianoj ( 18.30 en Delhio, 22.00 en Tokio kaj Seŭlo ...

Legi pli...

Teksto kaj ekzerco pri Sankta Marteno

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-03 12:28:34

Okaze de la proksimiĝanta festo de Sankta Marteno mi renovigis malnovan tekston de Monda Mozaiko kaj kreis por ĝi legokomprenan ekzercon La episkopo de Tours . Espereble por multaj el vi ĝi utilos dum la sekvontsemajnaj kursoj. Bonan legadon, Katalin Kováts

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.