Novaĵoj

Bonvenon ĉe la nova retejo!

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-01 17:21:42

Mi kun grandega ĝojo bonvenigas vin ĉe la nova retejo de edukado.net, kiun ni konstruis helpe de deko da grandaj sponsoroj kaj el la mono de pli ol ducent subtenantoj . Ni kore dankas pro la fido kaj subteno ĉiujn, kiuj helpis. Foje ni certe verkos romanon pri la malfacilaĵoj kaj defioj de tiu transkonstrua periodo, sed momente mankas tempo eĉ skize rakonti la aventurojn. Sufiĉu ke ni harde luktis kaj fine tamen venkis la malfacilaĵojn. Restas ankoraŭ amaso da manlaboro por transpreni mane la datumojn, rekrei la...

Legi pli...

Sukcesoj en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-29 12:59:18

Partoprenintoj kaj instruistoj de la interlingvistikaj studoj kaj instruista trejnado, Poznan, septembro 2010. Russ Williams (US/PL), Kritin Tytgat (BE), Katalin Kováts (HU/NL), Magdalena Feificova (SK), Arlette kaj Edmond Plutniak (FR), Tea Radovanović (HR), Judit Radics (HU), Arkadiusz Zychewicz (PL), Gizella Macioszek (DE), Margaretha Symoens (BE), Ilona Koutny (H/PL), Jader Rodrigues da Silva (BR), Gizella Sklorz (PL), Marija Jerković (HR), Irmgard Schneider (DE), Szabolcs Szilva (HU), Istvan Ertl (HU/Lux). Mankas sur la foto: Petra Smidéliusz (HU) kaj Agnieszka Mozer (PL). Se vi ne...

Legi pli...

Nova Koresponda Servo - klarigoj, konsiloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-17 12:12:28

Je nia granda ĝojo ni suckesis savi la enhavon ankaŭ de la Koresponda Servo , sekve ankaŭ ĝi funkcios ekde la malfermo de la paĝaro. Estas tamen diferencoj en la uzo kaj servoj kompare al la malnova KS. Bonvolu legi la subajn klarigojn pri tio. La anoncoj daŭre estas libere videblaj por ajna vizitanto , krom la indikitaj profiloj de la membroj. Enmeti novan anoncon rajtas nur enskribiĝintaj kaj ensalutintaj membroj . Tiuj, ĉe...

Legi pli...

KONKURSO: Kristnaska Poezio

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-17 11:19:07

Triesta Esperanto-Asocio lanĉas la 4an Internacian Konkurson jaro 2010 pri la temo: Kristnaska Poezio Estas invitataj partopreni geknaboj el la tuta mondo , kun aĝo de 6 ĝis 14 jaroj , kiuj sendu, ĝis la 15a de novembro 2010, siajn verkojn al la jena adreso: Triesta Esperanto-Asocio Via del Coroneo 15-IT-34133 TRIESTE-Italia. Kat. 1) Desegnaĵo (ekz: "kiel mi imagas tiun tradician feston", "la Kristnaska Kripo", "familia festo"); Kat. 2) Rakonto aŭ poeziaĵo, maksimume unu A4-formata...

Legi pli...

KER-ekzamenoj unuan fojon en Brazilo

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-14 20:47:26

Bonvolu legi ĉiujn detalojn ĉi tie .

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.