Novaĵoj

NASK 2011: nur kelkaj tagoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-prezo!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-11 23:56:32

Kiel vi eble jam scias, NASK – la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto – ŝanĝis la formaton por la sesio de 2011. Anstataŭ la kutimaj tri semajnoj, ĝi okazos dum 8 tagoj, 2-10-an de julio 2011. Tiu ŝanĝo estis farita por malaltigi la koston kaj allogi studantojn kaj laborantojn, kiuj ne povas preni la trisemajnan ferion (en tiu ĉi formato, oni bezonos preni nur 4 feriojn, se oni venas el Usono, kaj 5 feriojn, se oni venas el aliaj landoj, kvankam oni povas resti pli longe). Fakte, la prezo estis reduktita pli ol trioble kompare al la pasinta jaro, kaj nun restas nur kelkaj tagoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-periodo! Ĝis la 15-a de marto, 2011 vi povas aliĝi kontraŭ 865 USD (aŭ 665 USD por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj), kio inkluzivas loĝadon, 3-fojan manĝadon kaj la kurson mem.
    NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kurso en Nord-Ameriko kaj unu el la plej bonaj Esperanto-kursoj en la mondo. Indu Thapaliya el Nepalo skribis la jenon: “NASK havas altan valoron: ĝi certe estas la plej inda kurso en la mondo, laŭ mi. La bonkoraj geinstruistoj tre ĉarme, pacience kaj inteligente respondis miajn demandojn. Ĉiuj programeroj estis ĝueblaj – kaj ĉiuj helpis al mi altigi mian lingvokapablon kaj mian konon pri diversaj temoj. Mi nur bedaŭras, ke mi ne partoprenis en NASK antaŭ multaj jaroj!” Kaj Marlon Garren, instruisto de la hispana lingvo el Tenesio, skribis: “Estis bonege povi plibonigi mian kapablon paroli Esperanton kaj samtempe amikiĝi kun homoj el la tuta mondo. Miaj spertoj ĉe NASK estis riĉaj en maniero, kiun nenia alia lingvo-lernada medio povus provizi. ... Ne eblas foriri de NASK neŝanĝita iamaniere. Minimume vi amikiĝos kun novaj amikoj, kiuj donos al vi tre bonajn kialojn vojaĝi tra la tuta mondo.”
    Venu ankaŭ vi por malkovri (aŭ remalkovri) tiun ĉi bonegan kurson, amikiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo kaj ĝui sunplenan Kalifornion en tiu ĉi festa semajno de la 4-a de julio!
Pli da detaloj: http://esperanto.org/nask. Por informoj pri la registriĝo, stipendioj, ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy: eddyellen@aol.com

Japanaj geamikoj, donu vivsignon! Al la listo KER-ekzamenoj julie en San-Paŭlo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.