Novaĵoj

Japanaj geamikoj, donu vivsignon!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-13 13:26:31

Nia retejo havas 19 membrojn, loĝantajn en Japanio.
Okaze de la granda kaj malĝojiga katastrofo en la lando, ni zorgemas pri ilia vivo, stato, kondiĉoj kaj ŝatus ricevi informojn pri ili kaj de ili, kun eventualaj indikoj pri bezonoj. Ni intencas helpi en mezuroj kaj manieroj, kiujn niaj kondiĉoj ebligas.
Karaj japanaj geamikoj, ni petas vin reagi al nia alvoko, lasi en la forumo vivsignon kaj kaj kuraĝigas vin skribi pri tio, kiel ni povas helpi vin.
Kun granda kunsento kaj zorgemo pensas pri vi (ankaŭ) la teamo kaj la membraro de edukado.net

Esperanto-Katedro en Argentino Al la listo NASK 2011: nur kelkaj tagoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-prezo!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.