Novaĵoj

KER-ekzamenoj julie en San-Paŭlo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-07 23:21:42

Mi kun ĝojo informas vin ke ni prenis decidon kaj nun jam certas ke UEA-ITK denove ebligas la okazigon de la novtipaj KER-ekzamenoj en Brazilo, kadre de la 8a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), julie en San-Paŭlo. Mi mem jam aĉetis la flugbiletojn por vojaĝi al via lando kaj persone ekzameni vin kun miaj brazilaj kolegoj. Mi antaŭĝojas pro tiu (por ni ĉiuj) unika okazo. Dum TAKE estos eblo daŭrigi la ekzameniĝon por tiuj, kiuj oktobre en Piracikabo jam trapasis la skriban sesion aŭ eblos trapasi la kompleksan ekzamenon je alia (espereble pli alta) nivelo. La Ekzamena Komisiono atendas ankaŭ tutnovajn kandidatojn. Detalojn bv. vidi en la retejo de TAKE kaj se vi decidis trapasi la ekzamenon bv. ne heziti aliĝi kaj plenigi la retan formularon. Ni informas vin pri tio ke fine de marto kaj komence de aprilo danke al la vizito de Petra Smidéliusz, kursgvidanto kaj kunlaboranto de edukado.net, en la ĉirkaŭaĵo de San Paolo, kaj en majo verŝajne en Braziljo, estos eblo sekvi preparkursojn kaj prelegojn. Informiĝu ĉe Jose Roberto Tenorio kaj Josias Barboza.

Klaku sur la foton por atingi pliajn informojn pri la ekzamensesio.

NASK 2011: nur kelkaj tagoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-prezo! Al la listo Nova fondaĵo, ankaŭ instrucela

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.