Novaĵoj

Nova fondaĵo, ankaŭ instrucela

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-26 18:34:52

Fine de 2010 en la meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia
kies ĉefaj celoj estas la informado pri Esperanto kaj ĝia instruado, por ke en la mondo estu pli da homoj, kiuj regas Esperanton kaj uzas ĝin. Estas multaj aliaj subceloj, kiuj helpu atingi la ĉefajn celojn, ekzemple, enkonduko de Esperanto kiel elektebla studobjekto en lernejoj, universitatoj kaj ŝtatoj en la mondo.
Pli da informoj vi povas ekscii el la intervjuo kun la iniciatinto Martin Schäffer. La intervjuo aperis en Ondo de Esperanto, marto 2011.

Kontaktadreso kun la administranto de la fondaĵo: EsperantoInternacia(ĉe)gmail.com.
 

Foto: Martin Schäffer
 

KER-ekzamenoj julie en San-Paŭlo Al la listo Urĝa peto el Hiroŝimo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.