Novaĵoj
22a Eŭropa Rendevuo - ankoraŭ eblas aliĝi!
Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-24 19:22:58
Eblas ankoraŭ aliĝi al alloga semjanfina programo kun kursoj, Lingva festivalo kaj prepariĝo al ekzamensesioj.
Elŝutu la detalan programon kaj informojn ĉi tie.
Voĉdonado pri la landnomoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-19 17:38:21
Pro kritikaj rimarkoj pri la uzo de ujo-formaj landnomoj en la paĝaro ni lanĉis enketon en la foruma parto.
Bonvolu unue legi la kialojn de la enketo kaj poste esprimi vian opinion.
Ni atendas vin ĉe la Forumo .
Brazilo en la unua loko - raporto pri la KER-ekzameno
Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-16 14:38:28
La 11an de oktobro posttagmeze: enkadre de malgranda esperantaranĝo, en la fora lando Brazilo, okazis granda programero al kiu aliĝis triono de la partoprenantoj. Temis nek pri distra ero nek pri prelego. La kandidatoj de la speciala programero pasigis du, tri kaj kvar horojn, en aparta ĉambro, ŝvitante super la KER-ekzamenoj de UEA.
Laŭ la ekzameninto Ivan Edit Colling, el la sudbrazila urbo Kuritibo kaj mem KER-diplomigita kaj 32 kongresanoj ĉeestis la skriban parton de tiuj novtipaj internaciaj ekzamenoj: 11 (nivelo B1), 10 (nivelo B2) kaj 11 (nivelo C1). Ivan kaj lia edzino...
Atako en Libera Folio kontraŭ edukado.net
Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-13 16:15:36
La 13an de oktobro Libera Folio aperigis artikolon pri la lanĉo de nia paĝaro.
Sub la artikolo estas eblo komenti la intervjuon kaj la paĝaron. Tiun ĉi eblon eluzis en A.K. jam en sia konata stilo senvalorigas la paĝaron, ties utilon kaj laboron. Se vi havas kontraŭan opinion, eble valorus esprimi tion tie, rekte aŭ en nia Forumo .
Jen ligo al la teksto: Donacantoj savis instruistan retpaĝaron .
Tamen la plej grava kontraŭargumento estus, se ĉiu membro registrus sian kurson, markus sin...
Pola Radio pri la lanĉo
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-12 11:39:09
En la elsendo de la 11an de oktobro Pola Radio diskonigis longan intervjuon kun Katalin Kováts pri la rekonstruo kaj kostoj de la nova retejo, pri la spertoj de la unua semajno, plie pri la plej gravaj novaĵoj kaj sekcioj de edukado.net.
El la respondoj de Katalin, donitaj al la scivolaj demandoj de Barbara Pietrzak, vi povas ekscii plurajn aferojn pri tiu historie grava momento en al vivo de la nova retejo.
La sonmaterialon (kun la permeso de la Esperanto-redakcio de Pola Radio) ni lokis en la Dosierujon ,...