Novaĵoj

Sukcesoj en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-29 12:59:18

Partoprenintoj kaj instruistoj de la interlingvistikaj studoj kaj instruista trejnado, Poznan, septembro 2010. Russ Williams (US/PL), Kritin Tytgat (BE), Katalin Kováts (HU/NL), Magdalena Feificova (SK), Arlette kaj Edmond Plutniak (FR), Tea Radovanović (HR), Judit Radics (HU), Arkadiusz Zychewicz (PL), Gizella Macioszek (DE), Margaretha Symoens (BE), Ilona Koutny (H/PL), Jader Rodrigues da Silva (BR), Gizella Sklorz (PL), Marija Jerković (HR), Irmgard Schneider (DE), Szabolcs Szilva (HU), Istvan Ertl (HU/Lux). Mankas sur la foto: Petra Smidéliusz (HU) kaj Agnieszka Mozer (PL). Se vi ne...

Legi pli...

Nova Koresponda Servo - klarigoj, konsiloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-17 12:12:28

Je nia granda ĝojo ni suckesis savi la enhavon ankaŭ de la Koresponda Servo , sekve ankaŭ ĝi funkcios ekde la malfermo de la paĝaro. Estas tamen diferencoj en la uzo kaj servoj kompare al la malnova KS. Bonvolu legi la subajn klarigojn pri tio. La anoncoj daŭre estas libere videblaj por ajna vizitanto , krom la indikitaj profiloj de la membroj. Enmeti novan anoncon rajtas nur enskribiĝintaj kaj ensalutintaj membroj . Tiuj, ĉe...

Legi pli...

KONKURSO: Kristnaska Poezio

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-17 11:19:07

Triesta Esperanto-Asocio lanĉas la 4an Internacian Konkurson jaro 2010 pri la temo: Kristnaska Poezio Estas invitataj partopreni geknaboj el la tuta mondo , kun aĝo de 6 ĝis 14 jaroj , kiuj sendu, ĝis la 15a de novembro 2010, siajn verkojn al la jena adreso: Triesta Esperanto-Asocio Via del Coroneo 15-IT-34133 TRIESTE-Italia. Kat. 1) Desegnaĵo (ekz: "kiel mi imagas tiun tradician feston", "la Kristnaska Kripo", "familia festo"); Kat. 2) Rakonto aŭ poeziaĵo, maksimume unu A4-formata...

Legi pli...

KER-ekzamenoj unuan fojon en Brazilo

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-14 20:47:26

Bonvolu legi ĉiujn detalojn ĉi tie .

Legi pli...

Ensaluto, redaktado de personaj informoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:15:57

Antaŭ ol vi komencas ekuzi la novan paĝaron estus utile konscii pri kelkaj gravaj farendaĵoj. Dum la rekonstruo pro la rigideco de la antaŭaj programistoj ni ne havis plenan aliron al la datumbazo, tial multajn informojn ni nur tra komplikaj manieroj aŭ tute mane devis transmeti. Tio povis kaŭzi erarojn, mankojn. Ensaluto, aktivigo de via statuso: La nova retejo estas pli sekura, pli "kaŝema" ankaŭ pri la personaj datumoj kaj pli rigora rilate la ensalutajn postulojn. Tial el la 2200 membroj nur ĉ. 1500 transiris senprobleme la novan...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.