Novaĵoj

Interlingvistika konferenco en Estonio

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-07 09:19:24

Ni antauxenigas interlingvistikan esploradon larĝe. Ekde la nova lernojaro estos en Estonio devo por gimnazianoj verki esploraĵon. Ni klopodas pri preno de Esperantaj kaj interlingvistikaj temoj por esplorado en gimnazioj, ankaŭ en universitatoj. Bona modelo: novembre 2010 estis en Berlin la konferenco de Gesellschaft für Interlinguistik e.V. kaj inter raportintoj estis multaj studentoj/magistrantoj.

Prof. Duliĉenko. (Foto de la Ondo) En oktobro estos en Tartu konferenco kun du sekcioj, slavistiko kaj interlingvistiko. La konferenco estas omaĝota al la 70-jariĝo de Aleksandr Duliĉenko, aŭtoro de la gravega « Internaciaj helplingvoj», 1990. Li, prof em de Tartua Universitato (1632) kaj honora doktoro de Triera Universitato (Germanio), prelegadas nun daŭre en eŭropaj universitatoj pri slavistiko kaj verkas fundamentajn librojn pri slavistiko. (Red. Vidu intervjuon de La Ondo kun profesoro Duliĉenko.)

La esploraĵoj aperos en la universitata Interlinguistica Tartuensis X, 2011. Kiel dum antaŭaj konferencoj, alveno de raportontoj al Tartu estas libervola, pli gravas la verkoj mem.
Agemon interlingvistikan pri justa internacia komunikado !
Madis Linnamägi
Estona Interlingvistika Asocio
Pepleri 27, EE-51010 Tartu
GSM +372 509 8647
madis@forselius.ee

Interlingvistikaj Studoj en anglalingva informilo en Pollando Al la listo La unuaj du jaroj de la KER-ekzamensistemo de UEA-ITK

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.