Novaĵoj
Interlingvistikaj Studoj en anglalingva informilo en Pollando
Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-09 11:44:12
En la anglalingva informilo pri studeblecoj en Pollando (http://www.studyinpoland.pl/) troveblas informoj pri la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (p. 41). Kvankam estas eraroj (ekz. la studkotizo), ĝi diskonigas interlingvistikon en la studenta medio.
Ĉu estos partoprenantoj por la sekva grupo, kiu povus starti en septembro 2011?
Tio dependos tamen nur de esperantistoj!
Ni atendas aliĝojn de personoj, kiuj volas pliprofundigi siajn sciojn pri interlingvistiko kaj esperantologio kaj profesiiĝi pri Esperanto-instruado.
Limdato: la 15a de aŭgusto.
Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
ikoutny(ĉe)amu.edu.pl
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
← Pliaj novaj funkcioj kaj grava peto! | Al la listo | Interlingvistika konferenco en Estonio → |