Novaĵoj

Edukado.net en Facebook

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-01-14 11:30:55

Ni informas vin ke ekde la 12a de januaro edukado.net havas propran surfacon ankaŭ en Facebook (Vizaĝlibro). Ni realigis aperon tie, por plifaciligi la atingon kaj sekvon de nia laboro al tiuj membroj, kiuj uzas tiun popularan retejon. La aliĝo al Facebook krome ebligas plilarĝigi la konatecon de la nia paĝaro, akiron de novaj membroj, rapidan atingon de larĝa celgrupo okaze de aranĝoj, kampanoj.
 

En la vizaĝlibra paĝo de edukado.net estas listigitaj ĉiuj gravaj eventoj kaj kontribuaĵoj de la retejo kun mallonga priskirbo kaj ligo al la koncerna materialo ĉe ni. Samtempe necesas deklari, ke ni tre atentas pri la privateco de niaj membroj kaj ties datumoj. Ekzemple en kazo de eventoraporto, kiu normale estas fermita al ne-membroj, ankaŭ en nia paĝaro, kvankam la informo aperas en Facebook, la ligo portas nur la membrojn al la koncerna paĝo, por la ne-membroj la ligo estas «morta». Kiel al neniu, ni transdonas neniun personan informon kaj adreson ankaŭ al tiu nova platformo.
Se vi volas facile atingi kaj vidi tiun novan servon, simple iru al la ĉefpaĝo de www.edukado.net kaj tie maldekstre sub la menuo vi vidas bildan indikon pri Facebook, vi povas marki tie se vi ŝatas nian paĝaron, kaj atingi nian surfacon ĉe Facebook.
Esperante ke la laboro de edukado.net tiel atingos kaj helpos eĉ pli da instruistoj kaj lernantoj de Esperantom, ni invitas vin helpi en la diskonigado.

Komentoj bonvenas en la Forumo.

700 membrokontoj kaj 500 korespondanoncoj forigitaj Al la listo Pri Esperanto en Nowy Sącz kaj Karlskoga

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.