Novaĵoj
Naskiĝtaga festo en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-12-14 20:20:59
Antaŭ 9 jaroj, la 15an de decembro 2001 estis lanĉita la unua versio de nia retejo.
La 3an de oktobro, danke al ĉ. 250 subtenantoj kaj mondonacintoj ni lanĉis la tutnovan version de la paĝaro. Kvankam ĝia finkonstruado ankoraŭ daŭros dum kelkaj monatoj, baze ni jam povas liveri ĉiujn gravajn servojn.
La retejo momente havas iom pli ol 2400 membrojn el 110 landoj. El inter ili ĉ. 1800 realiĝis aŭ havas aktivan statuson. La revenon de la aliaj membroj ni ankoraŭ atendas.
...
Ekzamenoj por blinduloj
Kategorio: Movado; Dato: 2010-12-05 13:38:45
Tutmonda premiero en la Esperanto-movado: dum Universala Kongreso en Kopenhago, Danlando okazos la unuaj sesioj de UEA-ILEI-ekzamenoj por blinduloj .
Temas pri ekzameno pri lingvokono. - Vidkapabluloj!! Bv. plu legi!!
Kompleta kaj preciza regularo troviĝas en la porblindula ekzamensekcio de la retejo http://www.edukado.net/ .
Interesatoj bonvolu anonci sin ĉe la prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono, Mirejo Grosjean, Svislando, ĝis la 31a de majo 2011, uzante la retadreson mirejo.mireille@gmail.com aŭ telefone per +41 32 932 18 88...
Popolnombrado: Kiom da Esperanto-parolantoj?
Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-23 10:58:33
Popolnombrado: Kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo?
De multaj jaroj oni prave demandas al si, kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. La respondoj estas diversaj: ducent, kelkmiloj, unu miliono, du milionoj, ses milionoj, oni aŭdacas. La celo de tiu ĉi peticio jenas: kalkuli, kvantigi, elnombri la tutmondan esperantistaron per la mesoj, kiujn la teknologio nuntempe disponigas al ni. Temas pri ambicia projekto, eble tamen - en la interreta hodiaŭa epoko - ne utopiista.
Registriĝi eblas ĉe: http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/
Enketo pri la RSS-fluo
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-22 15:47:50
Estimataj membroj,
En la konstrufazo de la paĝaro edukado.net ni alvenis al paŝo, kiam antaŭ ol mendi kreadon de iu servo mi devas enketi pri viaj uz-kutimoj kaj preferoj.
Temas pri la RSS-fluo, pere de kiu oni povas facile kaj sen retmesaĝoj simple en la retumilo sekvi la laboron de la paĝaro, vidi kiuj estas la novaj, laste aldonitaj materialoj.
Ni jam konstruis kaj lanĉis la pli tradician abon-sistemon pri la novaĵoj, kiu bone funkcias. Bedaŭrinde mi tamen rimarkas, ke ne multaj profitas el tiu eblo, t.e. ĝis nun...
KER-ekzameno ankaŭ en la Centra Oficejo
Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-11 14:53:20
Apenaŭ finiĝis la administraj laboroj de la lasta, tre sukcesa brazila sekcio, kie trapasis la ekzamenon 33 kandidatoj en tri niveloj, ni jam prepariĝas al la du sekvaj sesioj.
La unua okazos la 30an de decembro paralele en du urboj de Germanio; dum la aranĝoj Novjaraj Renkontiĝoj (en Saarbrücken ) kaj Internacia Festivalo ( Nördlingen ).
La 12an de februaro ni okazigos sesion en Roterdamo (Nederlando), ĉefe por la dungitoj de la Centra Oficejo, sed...