Novaĵoj

Ni salutas Detlev Blanke okaze de lia jubileo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-05-24 20:37:19

En la nomo de nia redakcio kaj instruteamo de RITE ni kore salutas profesoron Detlev Blanke, okaze de lia jubilea naskiĝdatreveno kaj deziras al li bonan sanon, pluan aktivan kaj fruktodonan agadon en ĉiuj liaj aktivaĵoj.

Okaze de la jubileo de kolego Blanke kaj honore al liaj meritoj surkampe de instruado, interlingvistkaj esploroj kaj dokumentado ni nun kun granda ĝojo kaj estimo enirigis lin en la Panteonon. Tie en lia prezento vi povas legi mallongan biografian resumon, ligon al liaj senfinaj publikaĵoj kaj al kelkaj liaj libroj, prezentitaj jam en nia Katalogo.

Nia naskiĝtaga surprizo, ĉar eĉ mem la festato ne vidis ĝin ankoraŭ,  estas,  ke ni enretigis ĵusfilmitan kaj redaktitan prelegon de Detlev Blanke, kiun li dediĉis al la studmaterialo de la RITE-kursaro. La filmo pri "Ĉu instrui nur la lingvon?" estas la unua ero de nia nova sekcio Liberaj Studoj, en kiu ni aperigos prelegojn (filmitajn aŭ sonregistritajn) pri esperantologiaj, metodikaj kaj kulturaj temoj.

Se vi volas lasi gratulmesaĝon al Profesoro Blanke bv. fari tion sub la prezento en la PANTEONO. Sur la sama paĝo vi trovas la ligon al la duparta filmo.  

 

Lernu.net atingas sojlon de 100 000 registritaj uzantoj! Al la listo Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.