Novaĵoj

Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-24 09:22:41

Post 5 jaroj ekde la unua eldono E@I nun planas la 3-an re-eldonon de la populara disko „Esperanto elektronike“.

De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. E@I nun lanĉas novan antaŭmendan kampanjon, kun la celo kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon. La nova eldono entenas multajn novaĵojn, aktualajn materialojn.

Pri la enhavo, mendeblo, prezo kaj ĉiuj aliaj sciindaĵoj bv. elŝuti kaj vidi la PDF-formatan dokumenton aŭ viziti la koncernan paĝon de la  retejo de E@I

 

Gravas! E@I ne okupiĝas pri unuopaj mendoj. La projekto utilas nur al tiuj kiuj minimume 50 aŭ pli da ekzempleroj mendas. La unike riĉa kolekto de materialoj tre utilas por instruado kaj informado, sekve akiri ĝin kontraŭ  1 eŭro estas nemistrafebla okazo en nia poresperanta agado.

Ni salutas Detlev Blanke okaze de lia jubileo Al la listo Stelsemantoj - biografia romano pri brilaj kaj sukcesaj instruistoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.