Novaĵoj

Stelsemantoj - biografia romano pri brilaj kaj sukcesaj instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-23 12:11:17

La 14an de majo dum la sveda kongreso en Stokholmo okazis la prezentado de la ĵus aperinta libro de Katalin Kováts, Stelsemantoj en la ora nordo. La libro enhavas la rezultojn de profundaj kaj interesaj esploroj pri la vivo kaj agado de Tiberio Morariu, hungaro-rumana Cseh-instruisto, la ĉefa disĉiplo de Andreo Cseh. Malkovriĝas en ĝi la vivo, vojaĝoj kaj sukcesoj de pluraj famaj Cseh-instruistoj de la 30-40-aj jaroj de la 20a jarcento kaj kelkaj gravaj trajtoj kaj figuroj de tiu ora epoko de Esperanto. La leganto povas ekscii multon ne nur pri la aktiva movado en la skandinaviaj landoj, sed ankaŭ pri la nekredeblaj rezultoj en la kampo de instruado, ekzamenoj kaj eldonagado, kiujn karakterizis milaj, dekmilaj, eĉ plurcentmilaj ciferoj.

La erojn de la vivo de Morariu kaj liaj familianoj, la edzino kaj kuninstruinto Lizzie Morariu kaj ilia ‘denaska’ filino Dorica, lian instru- kaj  tradukagadojn kaj vojaĝspertojn la aŭtorino kunmetis mozaikece el gazetaraj informoj, privataj korespondadoj kaj familiaj memoraĵoj. En la zorge redaktita kaj riĉe ilustrita 160-paĝa libro estas reaperigitaj deko da 'forgesitaj' artikoloj, verkitaj de la ĉefrolulo kaj ĝisnun neviditaj fotoj. 
La private eldonaĵo de Katalin Kováts aperis honore al la 110-jara naskiĝdatreveno de Morariu kaj la premieron - surprize por la publiko - ĉeestis ankaŭ Dorica Morariu, kiun Katalin (kun la helpo de sia sveda kunesploristino Kerstin Rohdin) retrovis kaj sukcese envolvis en la kreadon de la libro. Dorica, pri kiu en la libro oni legas nur kiel pri bebo kaj etinfanoj, estas nun 77-jara kaj ĉar ekde la 9-a jaraĝo ŝi vivis kun sia patrino, ŝi mem nur el la libro eksciis multajn faktojn pri la vivo de sia patro. La honora gasto de la evento, same kortuŝite kiel la publiko, estis salutata kun granda bukedo da floroj kaj kun la unuaj ekzempleroj de la libro, dediĉitaj al ŝi kaj ŝiaj filinoj kaj nepoj. Por kompreni nian nunon, plani la estontecon, oni devas koni la pasintecon. En tio helpas vin la belega libro de nia redaktoro K. Kováts.

Pri Morariu vidu la prezenton en la Panteono, pri la evento vi povas legi la artikolon de Libera Folio kaj pri la libro informiĝu en nia KATALOGO  kie elŝuteblas ankaŭ pluraj specimenpaĝoj el la libro.

Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“ Al la listo Esperanto ĉe la libra Babel-turo en Bonaero

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.