Novaĵoj

Sukcesoj en Grezijono

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-09 14:21:56

Inter la 6a kaj 9a de majo okazis la 19a sesio de la KER-ekzamenoj, ĉi-foje denove en Francio. La unusemajnajn preparsesiojn, gviditajn de Stefan MacGill (prezidanto de ILEI) kaj Christophe Chazarein (Tuluzo) en Grezijono glore fermis la ekzamensesion, al kiu vojaĝis al la kastelo ankaŭ kelkaj, kiuj ne partoprenis la kursojn mem sed venis nur por la ekzameno.
Ekzameniĝis 32 kandidatoj: 9 je nivelo C1, 11 je nivelo B2 kaj 12 je nivelo B1.
Krom la 27 francoj ekzameniĝis du kandidatoj el Rusio, po unu el Hungario, Hispanio kaj Germanio. La francaj kandidatoj je niveloj B2 kaj C1 laŭ la nova decido de UFE,  jam povis profiti de la financa subteno de la asocio.
La ekzamensesion gvidis Katalin KOVÁTS, kunekzamenis François LO JACOMO kaj Stefan MacGILL, kiu mem proprahaŭte elprovis la ekzamentaskojn kaj kune kun alia konata esperantisto, Renée TRIOLLE, tre verŝajne baldaŭ akiros sian KER-diplomon. 
Laŭ la plej freŝa statistiko ĝis nun 364 kandidatoj el 39 landoj submetiĝis al la ekzamenado. FRANCIO signife firmigis sian gvidan rolon antaŭ Brazilo, sed al la nova reta aliĝilo de la KER-ekzamenoj diligente alvenas pli kaj pli da novaj aliĝoj al la baldaŭaj ekzamensesioj, inter ili ankaŭ al la du sesioj en Brazilo.
Vidu en la ekzamenkalendaro kie estos la sekvaj ekzamenoj.
 

Sur la foto de Gabriel Quéré K. Kováts, F. Lo Jacomo kun la gastobservanto Renée Triolle ekzamenas la hispanan kandidaton Amador Angel GARCIAS SANTOS. 
 

NASK 2011: restas unu monato ĝis la limdato por registriĝi! Al la listo Komenciĝis la studoj ĉe RITE

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.