Novaĵoj

Ĉinio: paralelaj ILEI-seminario kaj Esperanto-kursaro

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-08 23:20:12


La 8an de aŭgusto 2011 malfermiĝis la 2-a somera E-kursaro de ILEI-CN en la urbo Tianjin, Chinio. Partoprenis 16 instruistoj kaj 20 gestudentoj el diversaj lokoj, inkluzive de Koreio.
S-ro LI Shijun (Esperante: Laŭlum), membro de Akademio de Esperanto, komencis la 1-an lecionon, poste S-ro LIU Baoguo kaj S-rino Natura el Koreio gvidis la kurson.
La kurso daŭros ĝis la 15-a de aŭgusto, samkiel la la 1-a ILEI-seminario en Orienta Azio, okzanta paralele kaj samloke.
 

Raportis Arko, Sekciestro de ILEI-CN

 

La kursaro en Poznan sukcese saviĝis Al la listo Raporto kun multaj fotoj pri UK

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.