Novaĵoj

La kursaro en Poznan sukcese saviĝis

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-24 10:16:57

Ni informas vin kun ĝojo ke la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato en Poznan sukcesas startigi denove grupon por la trijaraj studoj.
La fakto ke ne interrompiĝas la kursaro okazis danke al la subteno de ESF kaj ILEI-UEA kaj kompreneble al la entuziasmo de brazilanoj kaj aliaj junuloj.
La 17-membran grupon konsistigas plejparte junuloj kun universitata diplomo (aŭ tion akirantaj) kaj 3 doktoriĝantoj, sed aliĝis ankaŭ inter aliaj Mirejo Grosjean, konata esperantistino el Svislando.
La internacian studantaron reprezentas 4 personoj el Brazilo, 3 el Hungario, po 2 el Pollando kaj Svislando, po unu el Rusio, Italio, Hispanio, Francio, Germanio kaj Usono.
La unua sesio estos tre riĉa: kurso pri fonetiko de John Wells, pri interlingvistiko de Vera Barandovska, pri kulturo de Aleksander Melnikov kaj pri literaturo de Lidia Ligeza kaj Tomasz Chmielik.
Se iu ankoraŭ emas aliĝi al la kursaro, bv. urĝe kontakti Ilona Koutny  por priparoli la necesaĵojn.

Tiuj, kiuj interesiĝas nur pri la ĉijara Intrelingvistika Simpozio kaj ARKONES same estas bonvenaj: Vidu al informojn ĉi tie

Nia redakcio deziras multe da ĝuo al la kunstudantoj kaj iliaj profesoroj kaj esperas, ke ĉiuj el ili gardos la elanon kaj diligente laboros.
 

Forigita membro - pro nedezirataj anglalingvaj mesaĝoj Al la listo Ĉinio: paralelaj ILEI-seminario kaj Esperanto-kursaro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.