Novaĵoj

International communication - international languages

Kategorio: Movado; Dato: 2011-10-14 18:59:20

 

 

 

 

 

Jam la trian fojon startis en oktobro la kurso "International communication - international languages" en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznan, PL) sub la gvido de Ilona Koutny kaj Michael Farris (instruistoj de la Interlingvistikaj Studoj). La anglalingva kurso estas populara inter la gestudentoj de la Lingvistika Instituto kaj ankaŭ kelkaj eksterlandaj studentoj (venintaj tra la Erasmus-programo) partoprenas ĝin. 

La unujara kurso (60 lecionoj) prezentas diversajn aspektojn de internacia lingva komunikado, traktas etnajn internaciajn lingvojn, piĝinojn kaj planlingvojn kaj pli detale analizas Esperanton (temoj legeblas en la universitata paĝo: http://amu.edu.pl/)

Laŭ la informoj de Ilona Koutny

KAMPANJO por esprimi nian dankon al ESF Al la listo MUZAIKO pri la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.