Novaĵoj

KAMPANJO por esprimi nian dankon al ESF

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-17 10:15:16

Ĉu vi scias kio estas ESF?
Esperantic Studies Foundation / Fondaĵo de Esperanto-studoj./

Sen la helpo de tiu fondaĵo nek edukado.net nek lernu.net ekzistus.
ESF financis la konstruon de tiuj paĝaroj, subvenciis multajn projektojn kaj ebligis al dekoj da esperantistoj liberigi sin por certaj periodoj okupiĝi altnivele kaj science pri Esperanto.

ESF estis la fondaĵo danke al kiu mi, Katalin povis konstrui kaj redakti dum 10 jaroj la retejon www.edukado.net kaj disponigi centojn da ekzercoj kaj materialoj por instruistoj kaj instruantoj dise en la mondo. La kvincento da libroj, detale analizitaj, la kolekto de informoj pri pli ol 200 diplomlaboraĵoj, la Metiejo ebliganta mondskalan kunlaboron, la koresponda servo kaj diskutforumoj estas nur kelkaj eroj kiuj signife helpis la altnivelan disvastigon de la internacia lingvo. La pli ol 2000 membroj de la paĝaro, pere de kies laboro certe dekmilo da personoj ricevis nutraĵon kaj stimulon al la instruado kaj lernado de Esperanto.
     Venis tempo montri nian dankemon kaj ebligi ke ESF povu plu subteni valorajn projektojn, inter aliaj ankaŭ nian retejon.
 Se ĉiu, kiu iam ajn profitis el la subteno de ESF, donacus nur unu eŭron kadre de la kampanjo “100 000 eŭrojn al ESF” nun nia komunumo farus grandan aferon.

Jen okazo esprimi niajn dankojn.  - Bonvolu laŭ viaj eblo kontribui al la mondonacado.

Informojn, artikolojn pri ESF kaj ĝia valora agado vi povas legi sur la hejmpaĝo de ESF kaj sur la kampanjpaĝo de E@I

La donacpaĝon vi trovas: http://kampanjo.ikso.net/

LA 47-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO Al la listo International communication - international languages

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.