Novaĵoj

Jam 124 personoj el 26 landoj sur la Esperanto-Insulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-07 14:29:43

Ni estas preparantaj unu el la plej gravaj kaj grandvolumaj pedagogiaj eksperimentoj.

Kadre de la kursaro sur la Esperanto-insulo okazos kvarsemajna kursaro en la Hajnana Universitato en Ĉinio. 

Estis anoncita tre intensa kurso por komencantoj, paralela metodika seminario kaj du universitataj kursoj pri Paco kaj Milito, “Alfronti militon”, de profesoro Ron Glossop kaj kurso pri Historio kaj Filozofio de la Informadiko de profesoro Federico Gobbo. Fine de la sesio okazos ankaŭ KER-ekzamensesio je ĉiuj niveloj.

Vidu la koncernan artikolon de Renato Corsetti.

Al la kursaro jam aliĝis 124 personoj el 26 landoj, ĉefe aziaj, sed kun partopreno de deko da francoj, kaj pliaj elzemple el Hungario, Slovakio, Svedio, Germanio, Aŭstrio, Hipanio, Portugalio, Rusio, Italio pluraj el Usono. 

La BEK-kurso por komencantoj de Dennis Keefe havas jam 72 aliĝintojn  kaj metodika seminario, gvidota de Katalin Kovats havas jam 23 kursanojn. 

La metodika programo estos parte kuplita kun la intensa BEK-kurso, kiun la partoprenontoj de la metodika grupo observos, analizos kaj kie ili mem havos eblon ekzerci sin pri instruado. Krom tiu linio, Katalin planas gvidi efikan Metiejon, stimuli la spertajn kolegojn pluperfektiĝi, prezenti kaj elprovi en diversaj situacioj siajn lertojn kaj laborrezultojn. La  laborgrupoj ellaboros proprajn projektojn, havos eblon kungvidi diversajn realajn kursojn sur la insulo por lingvolernemuloj, infanoj ktp. kaj partoprenos ankaŭ interesajn metodikajn kaj lingvajn eksperimentojn, inter kiuj la kursanoj ekprovas la uzon de la materialo de la PROJEKTO 125 kaj esperas kontribui al la antaŭlanĉa testado de tiu nobla kampanjo. 

Al la programo apartenos analizado kaj elprovado de diversaj instrumetodoj, lerniloj kaj instruhelpiloj inter kiuj aparta atento estos fokusita al la retaj kaj virtualaj lernebloj, interkultura edukado kaj evoluigo de personaj trajtoj, necesaj por bonaj instruantoj de lingvo. La KER-ekzamenoj teorie kaj praktike same ne povos manki dum tiu seminario. Tiuj, kiuj bezonos lingvan kaj gramatikan subtenon, ricevos aparajn eblojn por memtrejnado. Pri movadhistorio kaj literaturo eblos dum la kursaro individue sekvi retan lecionaron, ellaboritan por RITE, reta trejnkurso ĉe edukado.net. La Hajnana-Metiejo tre verŝajne ankaŭ produktos iun novan instrumaterialon, disponigotan al la instruista komunumo.

Unu afero certas: eĉ 5 semajnoj ŝajnas tre malmultaj por la menuo, kiun Katalin proponos kaj el kiu la grupanoj laŭbezone povos elekti. Se ni aldonas ankaŭ la oportunon frekventi la kursojn de la Universitato de Esperanto, la ebloj spertiĝi multobliĝas. 

Laŭplane pri la laboro aperos reta tagĵurnalo dum la aranĝo, kie sekveblas la grupanoj per  filmitaj kaj artikolaj raportoj.

Se vi ekhavis emon aliĝo al la kursaro urĝe kontaktu Dennis Keefe, la ĉeforganizanton de la evento. 

Vidu la retejon de la Esperanto-Insulo

Eduko de plurlingva infano - nova filmprelego Al la listo KER-ekzamenoj: kalendaro, helpkampanjo, unuaj sesioj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.