Novaĵoj

La unua semajno en la Esperanto-Insulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-18 03:32:56

Pasis unu el la kvar kursosemajnoj sur la Esperanto-Insulo. La okdeko da BEK-kursanoj bone progresas sub la gvido de Dennis Keefe kaj ni, metodikistoj, paralele kun nia faka laboro, akompanas ilin en la studado; kaj dum la kurso kaj ekster la klasejo.  Ĉiuokaze ĉiun mirigas, ke la komencantoj de la 8a matene ĝis la 18a estas senĉese en la klasĉambro, eĉ sian tagmanĝon ili konsumas tie, kaj liberiĝinte de la devoj, vespere preskaŭ ĉiu el ili memvole revenas por kune studi inter la 20a kaj 22a venspere. 

La metodika grupo, kiu konsistas dutrione el eŭropanoj, en la unua semajno havis klarigon ĉefe pri la ekzamenoj cele al la KER-sesio, al kiu pluraj aliĝis jam kaj pri la paĝaro www.edukado.net, kaj al la estonta laboro en la retejo. Iliajn unuajn mesaĝojn vi povas trovi en la FORUMO.

Ni tamen devas konfesi ke malgraŭ la plej bona volo de la organizantoj ni alfrontas problemojn kiujn ni kune kaj optimisme provadas solvi. Inter ili gravas, ke la uzo de la reto ne estas senproblema, tial niaj raportfilmoj kaj fotoj ne aŭ tre malfacile estas alŝuteblaj. Kelkajn fotojn kaj filmojn vi povas trovi ĉe la Ipernity-paĝo de la retejo

Ni forte esperas, ke la ĝisnuna pluvo ĉesos kaj venos la promesitaj kaj sopirataj suno kaj blua ĉielo. Des pli ĉar post kelkaj tagoj komenĉiĝos la nova jaro kaj antaŭ ni staras grandaj kaj eventoplenaj festotagoj kaj ekskurso.

Personajn fotojn kaj flmon pri nia restado eblas spekti en la Ipernity-paĝo de Katalin

Restis nur kelkaj tagoj por aliĝi avantaĝpreze ... Al la listo Stipendio por terminologiai trejnado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.